Piélagos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piélagos
municipality of Cantabria

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39470
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 26 605  (2023) [+]
Loĝdenso 319 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 21′ N, 3° 57′ U (mapo)43.357777777778-3.9580555555556Koordinatoj: 43° 21′ N, 3° 57′ U (mapo) [+]
Alto 37 m [+]
Areo 83,33 km² (8 333 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Piélagos (Kantabrio)
Piélagos (Kantabrio)
DEC
Piélagos
Piélagos
Situo de Piélagos
Piélagos (Hispanio)
Piélagos (Hispanio)
DEC
Piélagos
Piélagos
Situo de Piélagos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Piélagos [+]
vdr
Municipa teritorio de Piélagos, norde de Kantabrio.

Piélagos (prononcu PJElagos) estas municipo en Kantabrio (Hispanio). Laŭ censo de 2012, ĝi havis 23 211 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ties limoj estas norde la Kantabra Maro, okcidente Miengo, Polanco kaj Torrelavega, sude Puente Viesgo kaj Castañeda, kaj oriente Villaescusa, Camargo kaj Santa Cruz de Bezana.

Ĝi situas en la industria kaj plej loĝata areo de Kantabrio, tio estas, la areo inter la urboj Santandero kaj Torrelavega. Tradicie, la unuaranga sektoro tre viglis pro aktiva bruto-brutado, kaj pro ĝia strategia situo, en la urbo instaliĝis pluraj entreprenoj, inkluzive kelkaj laktejoj. Pro la beleco de ties marbordo (sep strandoj) kaj bona transporta komuniko, konstruiĝis en la municipo pluraj loĝejoj, ofte malrespekte de la natura medio.

La loĝlokoj de la municipo estas jenaj: Arce, Barcenilla, Boo, Carandía, Liencres, Mortera, Oruña, Parbayón, Quijano, Renedo (ĉefurbo), Vioño de Piélagos kaj Zurita.

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2005 2010 2013 2021
5698 6208 6418 7282 8040 8487 9710 9365 9282 9219 11 862 15 748 21 268 24 077 26.035

Fonto: INE

Malnova ponto de Puente Arce super la rivero Pas inter Oruña kaj Arce, ambaŭ de la municipo Piélagos.

Estas kvin Havaĵoj de Kultura Intereso en la municipo, nome la jenaj:

  • Mezepoka turo de Velo, en Arce, kun la kategorio de monumento.
  • Ponto de la 17-a jarcento,​ en Arce, monumento.
  • Palaco de la Conquista Real, en Arce, monumento.
  • Groto “Santián” aŭ “Santiyán”, kun la kategorio de arkeologia zono.
  • Groto “El Calero II”, en Arce, arkeologia zono.

Krome, estas kvar Havaĵoj de Loka Intereso:

  • Palaco de la Grafoj de Mortera, en Mortera.
  • Sanktejo de “La Virgen de Valencia”, en Vioño de Piélagos.
  • Palaco de la Llana aŭ de la Colina, en Zurita.
  • Militaj Strukturoj de la Monto Picota, en Boo

Kaj tri katalogitaj havaĵoj:

  • Palaco kaj kapelo de Bustamante, en Renedo.
  • Ponto de Barcenilla, en Barcenilla.
  • Palaco de la Floro, en Carandía.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]