Miengo
Miengo | |||
---|---|---|---|
municipality of Cantabria (en) vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39310 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 199 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 212 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 26′ N, 3° 59′ U (mapo)43.428055555556-3.9911111111111Koordinatoj: 43° 26′ N, 3° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 11 m [+] | ||
Areo | 24,5 km² (2 450 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Miengo [+] | |||
Miengo [MJENgo] estas municipo en norda Kantabrio, Hispanio, en la Komarko Santandero.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi limas norde kun la Kantabra Maro, okcidente kun la Estuaro de San Martín de la Arena, je kies alia bordo estas Suances, sude kun Polanco kaj oriente kun Piélagos. Estas kvin insuloj norde de Punta del Cuerno, nome de los Conejos (de la Kunikloj) nomita ankaŭ Cabrera (Kaprejo), Pasiega, Casilda, Segunda kaj Solita.
La municipo Miengo enhavas kvin strandojn: nome Usgo, Cuchía (en la foto de la tabelo), Caballos (ĉevaloj), Robayera kaj Usil (Mogro). Tiu aro de strandoj kun la cetero de la marbordo, formas belan areon kiu altiras turismon al la tuta municipo.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Por areo de 24,50 km² estas 5 059 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La 4 540 loĝantoj (2010) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj:
- Bárcena de Cudón, 302 loĝ.
- Cuchía, 745 loĝ.
- Cudón, 532 loĝ.
- Gornazo, 136 loĝ.
- Miengo (ĉefurbo), 1329 loĝ.
- Mogro, 1396 loĝ.
Miengo kreskiĝis en la lastaj jaroj, ĉar la municipo estas ene de la ĉirkaŭurbaro de Santandero kaj ties loĝejoj estas pli malmultekostaj. Miengo estas bone komunikita kun Santandero kaj aliloke pere de ŝoseoj, fervojo kaj buslinioj.
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1980 | 1990 | 2000 | 2010 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1.275 | 1.502 | 1.633 | 2.189 | 2.449 | 2.976 | 3.381 | 3.237 | 3.000 | 3.012 | 3.544 | 4.540 |
Fonto: INE
Miengo (ĉefurbo)
[redakti | redakti fonton]Miengo estas la ĉefurbo de la municipo. Ĝi estas sur nur 11 metroj super marnivelo, sur malaltaĵo ĉe la maro. En 2016 ĝi havis 1 383 loĝantojn (INE). La loĝloko havas du strandojn: nome Usgo kaj Robayera. Je nur unu kilometro de la urba kerno estas la strando Usgo, de fajna sablo, ĉirkaŭ 50 metros de larĝo kaj forta deklivo. La strando Robayera estas pli malgranda, sablejo 10 metrojn larĝa.
De ĝia heredo elstaras:
- Ermitejo de la Virgulino de la Monto kaj elstara retablo (17-a jarcento)
- Preĝejo de Sankta Mikaelo (16-a jarcento)
- Palaco de Torre Herrera aŭ de la Dehesa (17-a - 18-a jarcentoj) en la kvartalo Campo (Kamparo) kun aldonitaj turo kaj konstruaĵo.
- Domego de Amparo Rial (1912), de angla stilo pitoreskisma fare de la arkitekto Javier González de Riancho, en la kvartalo Peñas Blancas (Blankaj Rokoj).
- Kolekto de nuntempa arto de municipa posedo de verkoj inter aliaj de Antón Patiño Pérez, Albert Ràfols Casamada, Antoni Tàpies (desegnoj), Rafael Canogar, Juan Genovés, Josep Guinovart (miksaj teknikoj) aŭ gravuraĵoj de Chillida kaj Muñoz.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ 6,1 % de la laboristaro de la municipo dediĉas sin al la unuaranga sektoro, 19,1 % al la konstruado, 19,4 % al industrio kaj 55,4 % al triaranga sektoro. En la municipo la dungiteco estas de 52,2 % kaj sendungeco de 11,4 %, dum averaĝoj en Kantabrio estas ĉirkaŭ 52,5 % kaj 14,2 % respektive.
Inter vidindaĵoj menciindas la strandoj, tradicia arkitekturo kaj la preĝejoj. Aparte elstaras en tiu municipo la Groto Cudón, Havaĵo de Kultura Intereso kun kategorio de arkeologia zono.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Strando Usgo.
-
Insulo Conejera.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]