Alfoz de Lloredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfoz de Lloredo
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kantabrio
Distrikto Costa Occidental
Poŝtkodo 39526
Retpaĝaro Retejo de la municipo
Demografio
Loĝantaro 2 530  (2013)
Loĝdenso 54,6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 23′ N, 4° 11′ U (mapo)43.379166666667-4.1755555555555Koordinatoj: 43° 23′ N, 4° 11′ U (mapo)
Alto 55 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 46.34 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Alfoz de Lloredo (Kantabrio)
Alfoz de Lloredo (Kantabrio)
DEC
Alfoz de Lloredo
Alfoz de Lloredo
Situo de Alfoz de Lloredo
Alfoz de Lloredo (Hispanio)
Alfoz de Lloredo (Hispanio)
DEC
Alfoz de Lloredo
Alfoz de Lloredo
Situo de Alfoz de Lloredo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alfoz de Lloredo [+]
vdr

Alfoz de Lloredo [alFOθ de joREdo] estas municipo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (norda Hispanio).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loknomo[redakti | redakti fonton]

Alfoz estas loknomo populariĝinta en la 10-a jarcento. Ĝi devenas de la araba al-hawk, kiu signifas distrikto. La kantabra vorto Lloredu (kiun oni hispanigis je Lloredo) signifas laŭro. La kompleta nomo de la municipo signifas do Distrikto de laŭroj.[1]

Situo[redakti | redakti fonton]

Alfoz de Lloredo situas ĉe la Kantabra Maro, en la komarko Costa Occidental. Ties limoj estas: la Kantabra Maro (norde), Santillana del Mar (oriente), Ruiloba kaj Comillas (sude) kaj Udías, Cabezón de la Sal kaj Reocín (okcidente).

Vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

Jen listo de loĝataj vilaĝoj en la municipo:

  • La Busta
  • Cigüenza
  • Cóbreces
  • Novales (sidejo de la municipa registaro)
  • Oreña
  • Rudagüera
  • Toñanes

Strando[redakti | redakti fonton]

En la municipo estas nur unu strando: nome strando de Luaña.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la municipo ekzistas pluraj kavaĵoj kaj kavernoj, kiujn uzis homoj jam ekde Paleolitiko ĝis Mezepoko. En kelkaj kavernoj oni eltrovis diversajn prahomajn ilojn kaj pentraĵojn.

La municipo situas sur la Vojo Agripa, kiu estis Romia vojo poste unuiĝinta al la marborda itinero de la Jakoba Vojo, norde de la Kantabra Montaro.

Ĉirkaŭ la jaro 1000, la teritorio de la nuna municipo apartenis al Asturio de Santillana, kaj ĝi ampleksis diversajn vilaĝarojn de la Valo de Alfoz, kies ena administra organizo estis tia, kia nun ĝi estas. Laŭ la libro de registroj Becerro de las Behetrías, en 1351 la vilaĝoj de la municipo estis parte dependaj de vica senjoro. Tio kontrastas al sendependenco elekti propran senjoron post nura aprobo de reĝo en justico. En 1444, la admiralo Diego Hurtado de Mendoza akiris ĉiujn apudajn terenojn kaj absolute administris.

Post longa konflikto inter la municipanoj kaj la senjoro, en 1581 la reĝo aprobis, ke la municipanoj elektu sian propran registaron. Poste, Alfoz de Lloredo aliĝis al la Provinco de Naŭ Valoj en 1759.

En la 19-a jarcento, la teritorio de la municipo disiĝis en tri entojn: Comillas, Udías kaj la nuna Alfoz de Lloredo, kiun oni nomis Novales (vilaĝo havantan la sidejon de la municipa registaro nun) dum iom da tempo. La municipo apartenis a la juĝo-distriko de San Vicente de la Barquera ĝis la komenco de la 19-a jarcento, kiam ĝi aliĝis al tiu de Torrelavega.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alfoz de Lloredo Arkivigite je 2014-02-01 per la retarkivo Wayback Machine, Alfoz de Lloredo en Cantabria 102 municipios.
  2. Ministerio de Medio Ambiente y Medio Rural y Marino. Alirita 2012-09-12.[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]