Vulkanizado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vulkanizada metiejo

Vulkanizado estas kemia-teknika proceso, evoluigita en 1839 fare de Charles Goodyear, ĉe kiu kaŭĉuko sub influo de tempo, temperaturo kaj premo iĝas pli rezista, firma, elasta kontraŭ aerpremo, kemiaj efikoj, mekaniko uzo.

Oni uzas por tiu kaŭĉukan miksadon, konsistanta el kruda kaŭĉuko, sulfuro aŭ alia sulfurdona materialo kiel ekz. dusulfura klorido (S2Cl2), katalizatoroj (por akceli la proceson) kaj plenigaĵojn kaj varmegigas la miksaĵon. Tiam la longĉenaj kaŭĉukaj molekuloj retiĝas per sulfuraj pontoj. Tiel la kaŭĉuko perdas la plastan proprecon kaj akiras elastan staton, iĝas gumo. Ju pli da sulfuraj pontoj, des pli rigida iĝas la gumo.

Dum maljuniĝo de la gumo, la sulfurajn pontojn anstataŭigas oksigenaj pontoj, la gumo iĝas poroza kaj rompiĝema.

Krom la tradicia vulkanizado, ekzistas retigo de kaŭĉuko ofte per peroksidoj, metaloksidoj aŭ energiriĉa radiado. Ĉar la vulkanizado kun sulfuro pretendas ekziston de duoblaj ligoj, oni uzas tiujn metodojn ĉe tiuj, kiuj ne havas duonblajn ligojn (ekz. EPM, EVA). Oni uzas metaloksidojn ĉe retigo de kloropren-kaŭĉuko.

Oni mezuras kaj grafike dokumentas la vulkanizadon per reometro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]