Plasta aliformiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diagramo streĉo-etendo por duktila materialo

Plasta aliformiĝo estas koncepto de la materialscienco, kiu priskribas la konduton de materialo kiam ĝi estas submetita al streĉo. Kontraŭe al la elasta, la plasta aliformiĝo ne nuliĝas post la forigo de la forto kaŭzanta la streĉon.

La maksimuma streĉo kiu povas agi al iu konstruelemento sen kaŭzi percepteblan plastan aliformiĝon nomiĝas elasta limo. Kiam la tiranta aŭ kunpremanta forto agas al la korpo tiamaniere, ke la streĉo superas la elastan limon, tiam okazas plasta aliformiĝo kaj almenaŭ parto de la tuta deformiĝo plurestas ankaŭ post la forigo de la forto.

Kutime antaŭ la plasta aliformiĝo okazas elasta aliformiĝo. En tiu kazo, post la forigo de la forto plurestas nur tiu parto de la aliformiĝo okazinta en la plasta regiono.

En la kalkulado kaj dimensiado de konstruaĵoj, necesas ĉiam certiĝi, ke la streĉo en ĉiu konstruelemento restu pli malgranda ol la elasta limo.