Bakelito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bakelito
plasto vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

Bakelito estas nomo de sinteza rezino (artefarita plasto el neorganikaj ĥemiaĵoj) produktita el kunigo de fenoloj kaj formaldehidoj. Ĝi estas la unua sinteza rezino, kreita en 1909.

Bakelito estas malmola duroplasto kun malforta termika konduktivo kaj ankaŭ rezista kontraŭ ĥemiaĵoj. Ĝi gravas pro sia elektra izola propreco, kio igas ĝin tre utila en elektraj instalaĵoj. Krom kiel elektra izolaĵo, ĝi estas uzebla kiel muldoformo kaj kiel gluaĵo ĉe gisaĵo, plue kiel aldonaĵo de farbaĵoj kaj fajroemajlo-kovraĵoj. Por praktikaj apikoj estis aldonataj fibrecaj: asbesto, papero kaj segpolvo.

La produkton bakelito ellaboris la belga kemiisto Leo Baekeland en 1909 en Usono. La nomformo bakelite iĝis registrita markonomo de Union Carbide Corporation. Ĝi anstataŭis komence de la 20-a jarcento la celuloidon en ĉiu uztereno. La patento por ĝia produkto estingiĝis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]