Segpolvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
transporto de segpolvo en lignosegejo

segpolvolignopolvo estas tre fajne disigita ligno. Tiu „polvo“ ekestas dum segado. Oni ankaŭ povas ricevi segpolvon de la muelado de ligno aŭ lignaj flankproduktoj. Same oni nomas segpolvon la fajnaj lignopartikloj, kiuj lignaj parazitoj transportas el la ligno dum ili faras tuneletojn tra la ligno.

En la ĉiutaga lingvo „segpolvo estas la esprimo por la dum la segado estiĝanta mikso el fajnaj ligneroj kaj la lignopolvo. Per kibrilo oni povas speratigi ambaŭ.

Kvalito[redakti | redakti fonton]

Altvalora lignopolvo estas ĝenerale farataj al durlignoj, malaltkvalita el mollignoj kiel pinolignoabioligno. Ju pli malgranda la grandeco de la partikloj depli malgranda estas la influo de la lignospeco. Gravas por la pluprilaborado estas la enhavokvanto de akvo kaj cindro respektive la kvanto de la rezinoj, grasoj kaj vaksoj.

Enhavsubstancoj[redakti | redakti fonton]

La lignopolvoj egalas laŭenhave tiun de la ligno. Ili enhavas Alfa-celulozo (ĝis 55 %), hemicelulozo (ĝis 25 %), lignino (ĝis 30 %), akvo (ĝis 6 %) kaj mineralaĵoj respektive vaksoj kaj grasoj. [1]

Uzado[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto estas uzata por produkti linoleumo. Dum la lastaj jaroj pli kaj pli gravis la produktado de lignopeletoj por hejti.

Oni ankaŭ aldonas lignopolvon al la plasto bakelito kaj polipropileno. Dum lalstaj jaroj lignopolvo ankaŭ estas uzata por fari ligno-plastaj kombinaĵoj (LPK). La procentaĵo de lignopolvo ĉe tiuj kombinaĵoj estas ĝis 80 %.

Krome lignopolvo estas uzata por fari eksplodaĵojn. En la la tekniko de gisado segpolvo esta necesa kiel aldonaĵo al muldilsablo.

Por fumado de nutraĵoj oni bezona segpolvo por ricevi la fumguston ĉe kolbasoj, ŝinkoj kaj fromaĝoj. Tiam estas malpermesabla uzi lignopolvon kiu enhavas lignoprotektajn substancojnpesticidojn sein.[2]

Por ĝia absorbkapablo segpolvo estas uzata en besttenado. Multaj bestoj ankaŭ kapablas digesti lignocelulozon[3]

Bois Durci ([bwa dyʀsi:], france por „plimalmoligita ligno“) estis natura plastomaterialo el segpolvo kaj oksa sango, kiu estas uzata por fari dekorativajn objektojn ĝis en la 1920aj jaroj.

Ekflamemo[redakti | redakti fonton]

Lignopolvo en grandeco de polvokorneto povas formi, disigita en la aero, miksaĵon, kiu eksplodas post ekflamo polvoeksplodo. [4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]