Asahi (batalŝipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asahi, ankrite (1906)
Asahi kiel riparŝipo, inter 1925 kaj 1937

Asahi (japane 朝日) estis batalŝipo planita kaj konstruita en Britujo, ĉe la ŝipfabriko en Clydebank, Skotio, laŭ mendo de la Imperia Japana Mararmeo fine de la 19-a jarcento. Ĝi estis unu el pluraj ŝipegoj konstruitaj por Japanio en Britio, pro la manko de sufiĉe pezaj ŝipfabrikaj instalaĵoj en Japanio. Nelonge post ĝia alveno en Japanion, ĝi fariĝis la flagŝipo de la Konstanta Floto, la ĉefa militŝiparo de la IJM. Ĝi partoprenis ĉiun gravan marbatalon de la Rus-Japana Milito (1904-05) kaj suferis negravajn difektojn en la bataloj de la Flava Maro kaj de Cuŝima. Asahi ne partoprenis la unuan mondmiliton, sed aktivis en la siberia interveno (1918).

Reklasita kiel marborda defendoŝipo en 1921, du jarojn poste oni forigis la armilojn de Asahi akorde kun la postuloj de la Mararmea Traktato de Vaŝingtono; post tio ĝi servis kiel trejna ŝipo kaj provizoŝipo por submarŝipoj. Oni modifis ĝin por servi kiel submarŝipa savŝipo antaŭ ol meti ĝin en la rezervan floton en 1928. Malfrue en 1937, post la komenco de la dua ĉin-japana milito, oni reaktivigis la ŝipon kaj uzis ĝin por transporti soldatojn. En 1938 oni konvertis ĝin al ripara ŝipo, kaj bazis ĝin komence ĉe Ŝanhajo kaj post ĉe Golfeto Cam Ranh, Franca Hindoĉinio, de la malfrua parto de 1938 ĝis 1941. Frue en 1942 oni movis la ŝipon al Singapuro por ripari difektitan malpezan krozŝipon, kaj poste ordonis ĝin hejmen en majo. Survoje ĝin sinkigis usona submarŝipo Salmon. Plejmulto el la ŝipanoj postvivis la sinkigon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.