HMHS Britannic

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HMHS Britannic estis la tria Olympic-klasa ŝipo de entrepreno White Star Line. Post la aliaj du ŝipoj (RMS Olympic kaj RMS Titanic), oni konstruis en Belfast kaj surakvigis en 1914. La plej granda diferenco inter la Britannic kaj la du aliaj ŝipoj estis, ke la ŝtal-lamenojn kovrintajn la ŝipokorpon oni kunligis ne kun unu, sed kun du serioj da vinktoj (nitoj), ĉar la ŝipfarejo supozis, ke la Titanic sinkis pro la nesufiĉa vinkto-forto. Laŭ kelkalaj notoj, oni planis nomumi ĝin Gigantic, sed post katastrofo de Titanic oni elektis alian nomon, kvankam la White Star Line rifuzis tiujn klaĉojn kaj deklaris ilin legendoj. La ŝipo sinkis la 21-an de novembro 1916. La esploristoj disputas eĉ hodiaŭ, ĉu la ŝipon trafis torpedo aŭ ĝi alŝipis minon.

Konstruo de la ŝipo[redakti | redakti fonton]

Britannic estis konstruita en populareco de la oceanveturaj ŝipoj, kiam la grandaj entreprenoj konstruis plurajn ŝipojn laŭ la sama plano. La White Star Line planis, ke per tri luksaj ŝipegoj veturas inter Southampton kaj New York, laŭ horaro. Post katastrofo de Titanic, oni replanis konstruon de Britannic por igi ĝin pli sekura. Oni konstruis la akvorezistajn fakmurojn ĝis B- ferdeko, oni ebligis lokigon de 46 savboatoj, el kiuj 4 havis motoron. Oni planis ĝin tiel, ke ĝi kapablis resti akosurface kun 7 inunditaj (cetere akvorezistaj) fakoj. La ŝipo Britannic havis 53 mil tunojn da akvodismeto, longon de 269 metroj kaj rapidon de 22 knotoj. La ŝipego Britannic estis baze blanka ŝipo, kun verda strio flanke kaj kun flavaj kamenoj. La ŝipego estis planata kiel luksa ŝipo, sed oni ne povis fini establon de la internaj ejoj pro komenco de la unua mondmilito. La brita militista gvidantaro eĉ konfiskis la ŝipon – staranta en la haveno – por militaj celoj. Oni tiel transformis ties eksteron por konveni al la militaj celoj.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

{{

| komenco de la konstruo = 30-an de novembro 1911
| surakvigo = 26-an de februaro 1914
| ekservo = 23-an de decembro 1915 kiel hospitala ŝipo
| sorto = surveturis minon la 21-an de novembro 1916, je la 8:12 matene ĉe la Kea-kanalo, sinkis
| akvodismeto = 53000 tunoj
| longo = 269,1 m
| larĝo = 28,6 m
| mempezo = 48158 tunoj
| akvomerĝo = 10,5 m
| rapido = vetura rapido:

maks. Rapido:

| teamo =  
  • 860

kiel hospitala ŝipo:

  • 675 personoj + 489 sanitaraj personoj + 3300 vunditoj

}}

Dum la milito[redakti | redakti fonton]

Oni alinomis la ŝipon en 1915 al HMHS Britannic (His Majesty's Hospital Ship – Hospitala Ŝipo de Lia Moŝto) kaj rievis la taskon, reveturigi la vunditajn soldatojn el areo de la Mediteraneo. Britannic estis uzata kun RMS Mauretania kaj RMS Aquitania ĉe duoninsulo Gallipoli, por hejmenveturigo de la vunduitoj, sub gvido de kapitano Charles A. Bartlett.

La lasta vojo[redakti | redakti fonton]

La ŝipo havis jam kvin sukcesajn vojon, post kiam ekveturis sla 12-an de novembro 1916 el haveno de Southampton al la Mediteraneo. Ĝi alvenis la 17-an de novembro al Napolo, kie replenigis siajn stokojn da karbo kaj trinkakvo por la lasta parto de la vojo. La ŝipego devis ripozis pro la tempesta vetero, tiel okaze de pliboniĝo de la vetero, la kapitano decidis prui tuja ekveteuro. Britannic veturis al la greka insulo Lemnos, kiam la 21-an de novembro 1916, marde matene eksplodo skuis la ŝipon je la 8 horoj kaj 12 minutoj.

La kuracistoj kaj la flegistinoj tuj rimarkis la eksterordinaran eventon, dum la veturantoj sur la posta parto de laŝipo kredis, ke okazis nur eta kolizio kun ŝipeto. Okaze de la eksplodo, la sekureca sistemo grave damaĝis, la marakvo baldaŭ peentris la ŝipkorpon. Kvanakm la kapitano tuj ordonis fermon de la akvorezistaj pordoj, tiuj estis tie damaĝitaj, ke ili ne povis plenumi tiun funkcion.

Sinko[redakti | redakti fonton]

La akvo atingis hejtejon, Britannic la sinkonivelon. Feliĉe kelkaj disigaj fakmuroj restis sendifekta, tiel la akvo ne penetri(ntu)s al pliaj hejtejoj, sed en la subaj ferdekoj oni lasis malfermitaj la ŝip-fenestrojn, tiel la akvo do eniris la pliajn hejtejojn (kaldronĉambrojn). Kiam jam ses ŝipfakoj estis akvoplenigita, estis certe, ke la ŝipo ne povas resti akvosurface. Kvankam Britannic estis konstruita pli forta kaj sekura ol Titanic, ĝi estis en la sama stato post dek minutoj, kiel Titanic unu horon post la kolizio kun la glacimonto. Kapitano Bartlett faris ankoraŭ unu last-esperan provon por akiri la proksiman insulon Kea, sed la personaro jam komencis antaŭpreparon de la savboatoj kaj ties surakvigon. Oni sukcesis savi la pasaĝerojn, el la 30 viktimoj de la katastrofo mortis plimulto tiam, kiam la pobo de la ŝipego stariĝis el la akvo kaj la ankoraŭ rotaciantaj ŝiphelicoj detruis du nekonvene surakvigatajn savboatojn. Bartlett tiam estis en la kapitana ferdeko kaj tiam ordonis haltigon de la ŝipaj maŝinoj kaj forlason de laŝipo je la 8 horoj kaj 35 minutoj. Li mem je la 9-a horo simple forlasis la kapitanan ferdekon, kiun tiam atingis la akvo. La HMHS Britannic kliniĝis je la dekstra flanko, 55 minutojn post la eksplodo kaj sinkis en la Egea Maro. La 1038 post-vivantojn helpis lokaj fiŝkaptistoj, pli poste alvenis la HMS Scourge kaj HMS Heroic. Britannic estas la plej granda ŝipo, kiu sinkis en la unua mondmilito.

La ŝipon malkovris en 1975 Jacques-Yves Cousteau kaj ekde tiam oni plurfoje esploris ĝin.

Filma adapto[redakti | redakti fonton]

En 2000, Brian Trenchard-Smith – laŭ influo je sukceso de filmo Titanic de James Cameron – faris romantikan filmdramon pri Britannic, kiun same tragika amafero kadras. En la filmo la ĉefrolojn ludas Edward Atterton, Amanda Ryan kaj John Rhys-Davies.