Kutro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kutro Kleine Freiheit, kun ĝenova (ĵiba) velaro
Gravuraĵo de franca kutro

Kutro povas aludi al kelkaj tipoj de ŝipoj:

  • En ofta moderna uzado, Kutro estas malgranda aŭ mezgranda ŝipeto kies okupantoj plenumas oficialan aŭtoritaton. Ekzemploj estas la kutroj de havenaj pilotoj aŭ marbordaj gardo-ŝipoj ĉu de Usono[1] aŭ de Unuiĝinta Reĝlando.
  • Tradicie en la kunteksto de velŝipoj, kutro estas malgranda unumasta boato, kun du aŭ pliaj ĉefveloj kaj eble busprito. La kutra masto povas esti pli malantaŭa ol ĉe Ŝalupo.[2]
  • Kutro foje aludas ankaŭ al malgranda boato servanta al pli granda boato, por pramoj aŭ malpezaj ŝarĝoj inter pli grandaj ŝipoj kaj la strando respektive marbordo. Tiu tipo de kutro povas esti movigita per remoj, veloj aŭ motoro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. U.S. Coast Guard History: Frequently Asked Questions: What is a Cutter?. U.S. Coast Guard (2008-12-09). Alirita 2009-04-10.
  2. (1976) Kemp, Peter: The Oxford Companion to Ships & the Sea. Londono: Oxford University Press, p. 221–222. “a small, decked ship with one mast and bowsprit, with a gaff mainsail on a boom, a square yard and topsail, and two jibs or a jib and a staysail (malgranda, ferdeka ŝipo kun unu masto kaj busprito, kun antaŭvelon, kaj du ĵibojn aŭ ĵibon kaj stajvelon)..”.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]