Ĉajko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Skizo de ĉajko el libro de Guillaume Le Vasseur de Beauplana "Priskribo de Ukrainio", 1660

Ĉajko estas malpeza ŝipo, kiun uzadis ukrainaj kozakoj, precipe la kozakoj zaporogaj. Ĝi estis pelata per remiloj kaj simpla velo sur masto. En kazo de neceso la maston oni povis kuŝigi sur la fundon de la ŝipo. La rando de ĉajko estis garnita per pajlofaskoj. La rudroj estis sur la pruo kaj ankaŭ pobo, kio grave plibonigis manovrajn kapablojn. La ŝipo ne havis ferdekon, la remistoj sidis sur benkoj. Ĉajkoj estis uzataj kun ŝato ĉe pirataj atakoj, kaj kozakoj kuraĝis eĉ al la Nigra maro.