Ŝipo de Uluburun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rekonstruo en natura grando

Ŝipo de Uluburun estas nomo de komerca velŝipo, kiu sinkis en la malfrua bronzepoko (14-a jc. a.K.) antaŭ sudokcidentaj bordoj de Turkio. En 1982, malkovris spongokolektisto malpezajn kupraĵojn en la akvo en profundo de 60 m, proksime al Kabo Uluburun (ankaŭ Ulu Burun) kaj urbo Kaş en suda Turkio (provinco Antalya). Tio kondukis al malkovro de la gravega vrako.

Oni komencis la merĝolaborojn al la vrako en 1984 kaj tio daŭris ĝis 1994. Oni subakviĝis 22.000-foje en 6.600 merĝohoroj. La trovitaj aĵoj estas videblaj en Bodrum en muzeo.

Oni trovis 354 kuprajn platojn (kutima en tiama komerco), 121 panformajn kuprostangojn (entute ĉ. 10 tunoj), zinkstangojn (ĉ. 1 tuno), bluan vitron (ĉ. 350 kg), terebintan rezinon, ebonon, eburon. Krom tio oni trovis glanojn, migdalon, figon, olivon, granaton, argilaĵojn, same kiel juvelaĵojn el oro kaj arĝento, bronzajn ilojn kaj armilojn.

Oni trovis do skarabon de Nefertito (ĉ. 1360–1335 a. K.) kiu helpis datdifinon, krom la izotopa analizo de la aliaj aĵoj.

Interesa trovitaĵo estis la klapa lignotabuleto, kiu estis uzata por skribo kaj aperis jam en la Iliado de Homero. Aliaj malgrandaj aĵoj estis kiel ujo por kosmetikaĵoj; perloj el diversaj materialoj; 24 ŝtonakroj (ĝis 200 kg); razilo, trinkujoj ks.

Interese estas, ke kupro kaj zinko estis trovitaj en proporcio (10:1), kiu necesas por produktado de bronzo.

La ŝipo[redakti | redakti fonton]

ligna modelo

La ŝipo estas la konata plej malnova transmara ŝipo kaj estis produktita el cedropino, krampita per kverko. Ĝi longis 15 m kaj larĝis 5 m. La ŝtonankroj kaj la divido de la ŝarĝo montras portkapablon de 20 tunoj.