Prua ferdeko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nederlanda galiono, ĉe Maŭricio, montranta kaj pruan (maldekstre) kaj poban ferdekojn (desktre).
Prua ferdeko de ŝipo Queen Elizabeth 2.

Prua ferdeko referencas al supra ferdeko de velŝipo antaŭ la antaŭa masto, aŭ ĉe la antaŭa parto de ŝipo kun la loĝkajutoj de maristoj. Rilate al tiu lasta signifo ekzistas la frazo "antaŭ la masto" kiu aludas al io rilata al ordinaraj maristoj, male al la ŝipoficiroj.

En ŝipkonstruado de la mezepoko, militŝipo estis kutime disponita el alta, mult-deka ferdeko - kiel strukturo en la pruo de la ŝipo. Ĝi utilis kiel platformo por arkistoj por pafi kontraŭ malamikaj ŝipoj, aŭ kiel defenda fortikaĵo se la ŝipo estus alpaŝigita. Simila sed kutime multe pli granda strukturo, nomita la poba ferdeko, estis ĉe la malantaŭa fino de la ŝipo, ofte etende la tutan vojon el la ĉefa masto al la pobo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]