Batalo apud Trafalgar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batalo de Trafalgaro
Konflikto: Napoleonaj Militoj
Batalo apud Trafalgar
ĉemara batalo
Daŭro: 21-an de oktobro de 1805
Loko: Kabo de Trafalgar, Kadizo, Hispanio
Rezulto: Britia venko
Flankoj
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando Unua Franca Imperio
Hispanio
Komandantoj
Horatio Nelson Pierre Charles Silvestre de Villeneuve
Federico Gravina
Perdoj
449 mortintoj
1.241 vunditoj
3.240 mortintoj
2.538 vunditoj
vdr

La batalo de Trafalgaro okazis la 21-an de oktobro de 1805, fronte al la Kabo de Trafalgar en la provinco de Kadizo, Hispanio kaj en ĝi alfrontiĝis la mararmeoj aliancitaj de Francio kaj Hispanio, komanditaj de la admiralo Pierre Villeneuve, asistita de la hispana Federico Gravina, kontraŭ la angla mararmeo de Horatio Nelson.

La fono de la batalo estis la preteco de la trupoj de Napoléon Bonaparte invadi Anglion, por kio li koncentras siajn trupojn en Boulogne-sur-Mer. La admiralo Villeneuve klopodas apartigi la anglan mararmeon. Post diversaj manovroj, li rifuĝas en la haveno de Kadizo. Apogite de la hispanaj ŝipoj, kiuj estis tiam aliancitaj al Francio pro la paktoj de la reĝo Karlo la 4-a de Hispanio , ili forlasis la havenon la 19-an de oktobro, kaj trovis la floton de Nelson la frumatenon de la 21-a.

Horatio Nelson

En la batalo mortis 1.025 hispanoj (1.383 vunditoj), 2.218 francoj (1.155 vunditoj) unuflanke, kaj 449 angloj (1.241 vunditaj) aliflanke. Inter la forpasintaj troviĝis la hispanaj admiraloj Cosme de Churruca kaj Federico Gravina, kaj la venkinto mem de la batalo, la admiralo Nelson. Villeneuve mortigis sin unu jaron poste.

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

La batalo malhelpis ĉiun eblan invadon de Anglio fare de la napoleonaj trupoj.

Plej grave, ĝi markis la komencon de la mara hegemonio de Britio, kio havis gravajn konsekvencojn por la posta monda historio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]