Ŝnursitelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moderna ŝnursitelo.

Ŝnursitelo estas sitelo fiksita al ŝnuro por ŝipa uzado, kiun oni uzas por preni akvon al la ŝipo. Je la sitelo estas tenilo, en kiu en la mezo estas ringo. En tiu ringo estas fiksita ne tro maldika ŝnuro. La ŝnuro estas sufiĉe longa por ĵeti la sitelon ekde la ferdeko en la akvon kaj tiel preni akvon por ekzemple ŝvabri la ferdekon.