Jaĥt-haveno


Jaĥt-haveno aŭ jaĥto-haveno aŭ, pli malprecize, turisma haveno estas haveno, kiu servas precipe al la bezonoj de relative malgrandaj boatoj, kiuj servas por distraj aŭ turismaj celoj, sporto aŭ amuzo, kontraste al la profesia kaj komerca trafiko sur akvovojoj. Jaĥtohaveno estas haveno, kie oni povas, kontraŭ pago, albordigi plezurŝipojn aŭ jaĥtojn al varfo.
En Eŭropo la utiligo de la sistemo de kanaloj por transportado de varoj malkreskis ekde la mezo de la 19-a jarcento, plej ofte pro la konstruado de paralela linio de fervojoj.
Post periodo, en kiu la kanaloj kaj kluzoj disrompiĝis aŭ estis malkonstruitaj, ekde la fino de la 20-a jarcento la signifo de la akvovojoj por turismaj celoj rapide kreskis. En kelkaj regionoj oni povas prunti malgrandan boaton kun limigita rapideco sen speciala permeso. Specialaj entreprenoj ekzistas en diversaj partoj de Eŭropo.
En kreskanta nombro da lokoj troviĝas turismaj havenoj, kiu servas al bezonoj de homoj, kiuj vojaĝas sur la akvo pro amuzo. Turisma haveno ofte troviĝas en la centro de urbo aŭ vilaĝo kaj permesas rapidan aliron al la vendejoj, restoracioj kaj vidindaĵoj de la loko. Ofte ankaŭ estas ebleco por ricevi freŝan akvon kaj elektran kurenton. Foje estas apartaj servoj, ekzemple duŝoj kaj necesejoj.
La turisma haveno ofte uzas eksan komercan havenon aŭ kajon, kiu perdis sian originan signifon.
La plimulto de la boatoj estas daŭraj uzantoj, sed kutime estas ebleco por gastoj, kiuj deziras resti nur unu nokton aŭ kelkajn tagojn. La luprezo kutime estas kalkulita laŭ la longeco de la boato, kutime 1 €/m, foje pli.