Fizika-matematika liceo 239

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fizika-matematika liceo 239
lernejo
Estiĝo 1918
Lando RusioSovetunio vd
Situo Sankt-Peterburgo
Sidejo Sankt-Peterburgo vd
Situo
Geografia situo 59° 56′ 42″ N, 30° 21′ 4″ O (mapo)59.94530.351Koordinatoj: 59° 56′ 42″ N, 30° 21′ 4″ O (mapo)
Fizika-matematika liceo 239 (Sankt-Peterburgo)
Fizika-matematika liceo 239 (Sankt-Peterburgo)
DEC
Fizika-matematika liceo 239
Fizika-matematika liceo 239
Situo de Fizika-matematika liceo 239
Map
Fizika-matematika liceo 239
Retejo http://www.239.ru
vdr
Fizika-matematika liceo 239, Januaro 2008.

La Prezidenta fizika-matematika liceo numero 239 (ruse Президентский физико-математический лицей №239) estas publika lernejo kun alklino al fiziko kaj matematiko en Sankt-Peterburgo, Rusio. Tiu lernejo malfermiĝis en 1918 kaj specialiĝis kiel urba lernejo en 1961. La lernejo famas pro siaj fortaj akademiaj programoj. Ĝi estas la devenlernejo de nombraj venkintoj en Internaciaj Matematikaj Olimpiadoj kaj produktis multajn elstarajn studentojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni establis la lernejon en la jaro 1918. Komence ĝi situis en Domo de Lobanov-Rostovskij, ofte nomata "la domo kun leonoj", en la 12a domo de la avenuo Admiraltejskij, ĉe la Isaaka Placo.

La instruejo plurfoje ŝanĝis siajn numerojn kaj nomojn. Ĝis la 1931a jaro ĝi nomiĝis 57 FSL (ruse 57 ФЗС — Фабрично-заводская семилетка имени 9-го января, 57a fabrika sepjara lernejo "la 9a de Januaro"), kaj poste fariĝis naŭjara kaj ŝanĝis la nomon al 57 FNL (ruse 57 ФЗД — Фабрично-заводская девятилетка имени 9-го января, 57a fabrika naŭjara lernejo "la 9a de Januaro"). En la jaro 1936 ĝi plilongigis lernadon al dek jaroj kaj ree ŝanĝis la nomon. De tiam ĝi estis "14a mezlernejo de la distrikto Oktjabrskij" (ruse 14 средняя школа Октябрьского района). En la jaroj 1941-1942, dum enkondukado de integra lernejnumera sistemo en la urbo, la instruejo ekhavis la numeron, kiun ĝi uzas ĝis nun: 239. Ĝi estis unu el malmultaj lernejoj funkciantaj dum la Sieĝo de Leningrado. Dum la jaroj 1944-1945 la lernejo estis knabina, kaj poste ĝi fariĝis lernejo por nur altgradaj klasoj.

En la jaro 1961 la instruejo denove ŝanĝis sian specon. Ĝi iĝis speciala fizika-matematika. Organizo de la unua speciala matematika lernejo en Sovetunio okazis ĉefe danke al la direktoro de la lernejo M.V.Matkovskaja, direktoro de LOMI profesoro G.I.Petraŝen kaj tiea laboranto V.A.Zalgaller.

Okazis transiĝo al alia adreso en la 1964a jaro. La lernejo moviĝis al la domo 48/1 ĉe la strato Pleĥanova (nune nomita strato Kazanskaja), kie antaŭe situis la lernejo de laboranta junularo. Post du jaroj ĝi venis en la domon 108 ĉe la kajo de Mojko, anstataŭante la lernejon 236. Fine, en la jaro 1978 ĝi transiĝis en la historie intan konstruaĵon de la instruejo de Sankta Anno, en la domon 8A ĉe la strato Kiroĉnaja, kie antaŭe situis la lernejo 189, kaj la liceo restas ĉi tie ĝis nun. En la jaro 2009 al dispono de la liceo estis donita la kontraŭa konstruaĵo, kie situis la lernejo 203 nomita je A.S.Gribojedov, kaj de tiam tie lernas la klasoj de kvinaj ĝis okaj.

En la jaro 1990, laŭ la dekreto de la edukministerio de la Rusia Federacio, la lernejo ricevis statuson fizika-matematika liceo kaj eksperimenta bazejo-laboratorio de standartoj de instruado pri fiziko, matematiko kaj komputiko de Sankt-Peterburgo. En la 1994a jaro dum konkuro de la programo "Renovigo de liberala edukado en Rusio" (ruse «Обновление гуманитарного образования в России») la liceon premiis fondaĵo de Soroso. La Usona matematika komunumo deklaris la liceon unu el dek plej bonaj lernejoj de KSŜ. En la jaroj 2006, 2008 kaj 2012 ĝi venkis en konkuroj de instruejoj, okazantaj laŭ Prioritata nacia projeko "Edukado" (ruse «Образование»). En la 2013a kaj 2014a jaroj la Moskva centro de kontinua matematika edukado (ruse Московский центр непрерывного математического образования) menciis ĝin en la listo de 500 plej fortaj lernejoj de Rusio laŭ la sukcesoj en la Integra ŝtata ekzameno (ruse ЕГЭ — Единый Государственный Экзамен), tutrusiaj kaj internaciaj olimpikoj kiel la trian. En la 2015a jaro ĝi okupis la unuan lokon. De la 1960aj jaroj la liceanoj daŭre atingas altajn rezultojn en diversaj olimpikoj, de urbaj ĝis internaciaj, krom la profilaj fakoj inkluzive ankaŭ literaturon, ĥemion, biologion, historion, la Rusan kaj la Anglan. Pli ol sesdek lernintoj kaj lernantoj de FML 239 venkis en internaciaj olimpikoj, pli ol 250 venkis en la tutuniaj kaj la tutrusiaj.

Nuna tempo[redakti | redakti fonton]

En la 2013a jaro en la liceo laboris 71 instruistoj kaj aldone 53 provizas per kromlecionoj, kvindek el kiuj estis lernantoj de la instruejo. 52 instruistoj estas ekzamenitaj pri la plej alta profesinivelo.

En la liceo estas kromlecionaj fakoj, inkluzive matematikan, fizikan, komputikan kaj ĥemian centrejojn, teatran studion, studion de anglalingva teatro, ĵurnalistan klubon, rondetojn de regionografio, de turismo kaj de orientiĝado, volejbalan, basketbalan, tablotenisan kaj futbalan sekciojn. En la lernejo estas muzeo, licenciita filio de la Sankt-Peterburga Historimuzeo. De la jaro 1965 ekzistas ankaŭ turisma klubo "Paŝoj" (ruse «Шаги»). Ĝi organizas tutlernejan ĉiuaŭtunan piedvojaĝon, kaj ankaŭ skivojaĝojn en la Kola duoninsulo, piedvojaĝojn en Uralo, Siberio, Krimeo, Kaŭkazo k.a., kaj akvovojaĝojn laŭ Rusujaj, Finnlandaj kaj Norvegujaj riveroj. Ĉiun someron lernantoj vizitas matematikajn, fizikajn kaj ĥemiajn somerlernejojn.

La 1an de Januaro de la 2014a la liceo ricevis la statuson "Prezidenta fizika-matematika liceo № 239" (ruse «Президентский физико-математический лицей № 239»). Ĝi estis deklarita la plej bona lernejo de Rusujo en la jaroj 2015[1], 2016[2], 2017[3], 2018, 2019 kaj 2020.

Direktoroj[redakti | redakti fonton]

  • Mario Vasiljevna Matkovskaja — de la 1950a ĝis la 1976a jaro
  • Viktoro Jevsejeviĉ Radionov — de la 1976a ĝis la 1980a jaro
  • Galino Nikolajevna Golubeva — de la 1980a ĝis la 1982a jaro
  • Tamaro Borisovna Jefimova — de la 1982a ĝis la 2009a jaro
  • Maksimo Jakovleviĉ Pratuseviĉ — de la 2009a jaro

Famaj studintoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]