Armena preĝejo Sankta Katarina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armena preĝejo Sankta Katarina
kirko
kristana preĝejo • rekonilo [+]

LandoRusio
SituoSankt-Peterburgo
- koordinatoj59° 56′ 7″ N, 30° 19′ 56″ O (mapo)59.93535630.332269Koordinatoj: 59° 56′ 7″ N, 30° 19′ 56″ O (mapo)

ArkitektoYury Felten

Estiĝo1776

Armena preĝejo Sankta Katarina (Sankt-Peterburgo)
Armena preĝejo Sankta Katarina (Sankt-Peterburgo)
DEC
Armena preĝejo Sankta Katarina
Armena preĝejo Sankta Katarina
Lokigo de Sankt-Peterburgo en Eŭropa Ruslando

Map
Armena preĝejo Sankta Katarina
Vikimedia Komunejo:  Saint Catherine Armenian church Saint Petersburg [+]
vdr

Armena preĝejo Sankta Katarina (ruse Армянская церковь Святой Екатерины, Armjanskaja cerkov Svjatoj Jekaterini; armene Սուրբ Կատարինե եկեղեցի, Surb Katarine jekegheci) estas preĝejo de la Armena Apostola Eklezio sur avenuo Nevskij, en centra Sankta Petersburgo, Rusio. Konstruita en la 1770-aj jaroj, ĝi estas unu el la plej fruaj armenaj preĝejoj en Rusio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Armena preĝejo Sankta Katarina

Privataj staloj de imperiestrino Elizabeto de Rusio staris sur ĝia loko meze de la 18-a jarcento, ĝis ĝi estis donita al Petersburgaj armenoj la 2-an de majo 1770 de imperiestrino Katarina la Granda, laŭ la peto de ŝia armena juvelisto Ivan Lazarev . Ĝian konstruadon ĉefe financis Lazarev, kiu donis 30.000 rublojn el la entute 33.000. La preĝejo estis projektita de Jurij Felten kaj estas frua ekzemplo de rusa klasikismo. Ĝia konstruado komenciĝis printempe 1771 kaj estis kompletigita en 1776. La kirko estis konsekrita la 18-an de februaro 1780 de Hovsep Arghutjan (princo Argutinskij-Dolgorukov) , la ĉefepiskopo de la rusa diocezo de la armena eklezio, ĉeestante princo Grigorij Potemkin, la favorato de Katarina la granda. Ĝi estas nomita laŭ Katarina de Aleksandrio, samnomulo de la imperiestrino. Kolora blanka kaj blua, ĝi havas novklasikan enirhalon kaj ununuran kupolon.[1]

Ĝi fariĝis la centro de armena kultura agado en la rusa imperia ĉefurbo. La unua armena eldonejo en Rusio funkciis proksime. La preĝejo ne havis sonorilojn ĝis 1865, kiam Khristofo E. Lazarev ricevis permeson instali ilin. La preĝejo estis tute renovigita de la rusa-armena arkitekto Aleksandro Tamanjan en 1906–1909. La preĝejo estis fermita fare de sovetaj instancoj plej malfrue en majo 1930. Dum la dua mondmilito, la konstruaĵo funkciis kiel la ĉefsidejo de la kontraŭaviadila defendo kaj poste kiel ornamĉambro de la Leningrada Teatro de Muzika Komedio.[2] La armena komunumo reakiris posedon de la preĝejo en aŭgusto 1992 kaj la unua meso okazis en marto 1993. Post ĝisfunda restarigo, la kirko estis konsekrita la 12-an de julio 2000 de Garegino la 2-a, Katolikoso de Ĉiuj Armenoj, kaj Patriarko Aleksio la 2-a de Moskvo . Ĝi denove estis renovigita en 2014.


Galerio[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1993) Looking Toward Ararat: Armenia in Modern History. Indiana University Press, p. [htt://archive.org/details/lookingtowardara00rona/e/35]. ISBN 9780253207739.
  2. Мультикультурная столица: самые красивые и необычные храмы Санкт-Петербурга (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-09-07. Alirita 2020-09-17.