Krjukova kanalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krjukova kanalo
fone la katedralo de la Resurekto de Kristo borde de la kanalo
fone la katedralo de la Resurekto de Kristo borde de la kanalo
vdr

La Krjukova kanalo - ruse Крюков канал - estas unu el la kanaloj en centra Sankt-Peterburgo, Rusio. En 1738, la kanalo estis nomita laŭ la entreprenisto Semjon Krjukov.

Historio[redakti | redakti fonton]

kanalaj pontoj vidataj de supre, centre la Mariinskij-Teatro

La krjukova kanalo ligas la Admiralan kanalon en la areo de la nuna Labora Placo kaj la riveron Fontanka. La kanalo estis origine fosita en 1719–1720 de la rivero Neva ĝis la rivero Mojka por transportaj celoj. Dum la konstruado de parto de la Anonca ponto, iom da akvo estis entubata tra la nuna Labora Placo. La akvotubo pluvivis ĝis hodiaŭ.