Saltu al enhavo

Ŝablono-Diskuto:Informkesto kanalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 7 monatoj by ThomasPusch in topic Traduko

Parametroj

[redakti fonton]

Saluton. Kial la nova ŝablono havas anglajn parametrojn? Ĉu revenis la pigreco traduki ilin? --Tlustulimu (diskuto) 18:15, 10 Jun. 2012 (UTC)

{{Informkesto kanalo}} troviĝis inter la dezirataj artikoloj, kaj mi entreprenis la laboron krei ĝin sen suspekti ke ekzistas tiel malfacila problemo kiel konverti anglajn mezurunuojn al metra sistemo. Nun mi konscias, ke mi ne estas sufiĉe sperta por solvi tiun problemon. Kompare, traduko de parametroj fariĝis malpli urĝa tasko. --Dominik (diskuto) 18:48, 10 Jun. 2012 (UTC)


Traduko

[redakti fonton]

Mi tradukis parte la ŝablonon. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 03:03, 16 Jun. 2012 (UTC)

kaj vi fuŝis ĝin. Mi estis devigita malfari vian redakton. --Dominik (diskuto) 11:38, 2 Jul. 2012 (UTC)

Saluton. Mi post la tagmanĝo tradukos la ŝablonon uzante tiel nomatajn alternativajn parametrojn. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 10:10, 13 Jun. 2013 (UTC)

✔ Farite Mi aldonis jam informojn pri la esperantaj parametroj al la dokumentado kaj alĝustigis la ununuran artikolon Kanalo Erie. Krome la ŝablono nun enhavas du Lua-modulojn, nome {{InfoboxImage}} (por bildo) kaj {{Listutil}} (por inĝenieroj). Ĉu iu havas proponon pri pliaj aldonoj aŭ ŝanĝoj? --Tlustulimu (diskuto) 13:09, 13 Jun. 2013 (UTC)
Kore dankon Tlustulimu. Estus bone povi uzi la internacian sistemon de unuoj por la longoj. --pino (diskuto) 16:37, 13 Jun. 2013 (UTC)
Bone. Mi nun okupiĝos pri la kodo por la mezuroj. Eble la germana ŝablono enhavas ion uzeblan. La futoj kaj mejloj ja tute ne estas internaciaj, sed usonaj. --Tlustulimu (diskuto) 17:41, 13 Jun. 2013 (UTC)

Saluton, Pino. Mi trovis la germanan ŝablonon. Sed ĝi ne ofertas al ni solvon. :-| Mi proponas, ke ni elĵetu la anglajn parametrojn kune kun la neinternaciaj mejloj, futoj kaj coloj. Tiam la kodo estos pli bone traktebla. Krome la ŝablono estas uzata nur en du artikoloj. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 18:53, 13 Jun. 2013 (UTC)

@Tlustulimu: Mi vere tre subtenus vian proponon, ke ni elĵetu la anglajn parametrojn (kaj ankaŭ iujn ne-internaciajn unuojn, se tiuj ankoraŭ estus), kaj signife pli sveltigus la kodon. Se mi ĝuste kalkulas, nun 9 paĝoj pri kanaloj uzas la informkeston, neniu el ili angle. Do ne estos perdo buĉi la tentiĝon simple pigre enmeti blokojn el la angla vikipedio sen eĉ kontroli ĉuj la rezulto estos konvinka. Krome mi ne scias ĉu vere taŭgas la vorto "baŭo" PIV 2020 ĉi tie: mi konas la vorton nur en ŝipoj, ne en kanaloj, sed eble mi ne sfiĉe kompetentas pri terminaro de kanalkonstruado... ThomasPusch (diskuto) 18:50, 23 jun. 2025 (UTC)Reply

Post kiam mi pli detale rigardis kaj elprovis, mi ŝanĝas mian proponon al kompleta buĉo de tiu ĉi informkesto kaj alidirektigo al la bone funkcianta {{informkesto rivero}} ... aŭ lasado nur por la povraj 6 tekstoj en kiuj ĝi nun sukcese uziĝas. En la teksto Karakum-kanalo, kiun mi ĵus faris, mi tute ne povis sukcese utiligi la nunan keston kanalo, kaj ankaŭ en iuj el la aliaj 8 paĝoj apenaŭ iuj parametroj uziĝas - almenaŭ en la Kanalo Gribojedov kaj Krjukova kanalo. Do restas maksimume 6 paĝoj kiuj sukcese utiligas la informkeston, kvankam ekzistas signife pli la esperantaj tekstoj pri kanaloj, sed iel oni simple ne volas uzi tiun ĉi informkeston: ekzemple estas sole . ThomasPusch (diskuto) 19:16, 23 jun. 2025 (UTC)Reply

Listo de linieroj

[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus aldonis la parametron listo laŭ la germana ŝablono de:Vorlage:Infobox Schifffahrtskanal. Per ĝi eblas aldoni liston de linieroj simile kiel tio okazas jam ĉe {{Informkesto fervojlinio}}. Ĉu mi eble eĉ traduku la paĝon de:Wikipedia:Formatvorlage Schifffahrtskanal/Bilderkatalog esperanten? Se jes, kiun titolon ricevu la traduko? --Tlustulimu (diskuto) 21:25, 22 mar. 2016 (UTC)Reply