Miĥajlovskij teatro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥajlovskij teatro
opera trupo • baleta kompanio
Komenco 1833 vd
Geografia situo 59° 56′ 16″ N, 30° 19′ 46″ O (mapo)59.93777777777830.329444444444Koordinatoj: 59° 56′ 16″ N, 30° 19′ 46″ O (mapo)
Lando(j) RusioRusia ImperioSovetunio vd
Situo Sankt-Peterburgo
Miĥajlovskij teatro (Sankt-Peterburgo)
Miĥajlovskij teatro (Sankt-Peterburgo)
DEC
Miĥajlovskij teatro
Miĥajlovskij teatro
Map
Miĥajlovskij teatro
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Miĥajlovskij teatro (en rusa: Миха́йловский теа́тр) estas unu el la plej malnovaj spektaklejoj de Rusio por opero kaj baleto. Ĝi estis fondita en 1833 kaj estas en historia konstruaĵo en 1a de la placo Ploŝĉad Ckustv en Sankta-Peterburgo. Ĝi estas nomita laŭ la Grandduko Miĥail Pavloviĉ de Rusio. Ekde 1989, ĝi portis la nomon Modest Musorgskij. Ekde 1991 ĝi estis oficiale nomita Sankt-Peterburga Musorgskij Ŝtata Akademia Opera kaj Baleta Teatro—Miĥajlovskij teatro.[1]

Dekomence la teatro ne havis propran kompanion; male ludis en ĝi francaj trupoj aŭ kompanioji de aliaj rusaj teatroj. Dum la Rusa Revolucio la franca kompanio estis devigita foriri el Rusio, kaj en 1917 la Miĥajlovskij teatro fermiĝis. La 6an de Marto 1918 la teatro estis remalfermita kiel operejo. Dum la 1920-aj jaroj ĝi funkciis kiel akademio kaj centro por muzikaloj. En la 1930-aj jaroj la rusa koreografiisto Fjodor Lopuĥov fondis la baletkompanion de la Teatro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "History". mikhailovsky.ru. Mikhailovsky Theatre. Alirita la 30an de Oktobro 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mikhailovsky Theatre en la angla Vikipedio.