Vortordo en Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Vortordo en Esperanto, signifas akcepteblajn ordojn de frazeroj en la esperantaj frazoj. Vortordo en Esperanto probable estas la plej libera kaj varia el ĉiuj - almenaŭ naturaj - lingvoj. En EdE-V Kálmán Kalocsay skribis jene pri Vortordo en Esperanto:

Citaĵo
 En Esperanto la vortordo estas libera; la deviga akuzativo kaj la nombra konformiĝo de substantivo kun adjektivo permesas grandan elastecon en la frazformado. Tamen en bona E-a stilo troviĝas certaj limigoj de ĉi tiu libereco.

La ĉefa regulo estas, ke laŭeble ĉiuj frazeroj kunapartenaj staru unu apud la alia. Tiel ekzemple, la predikato sekvu post la subjekto, ilin apartigu maksimume adverbo. Precipe grava estas tio, se la subjekto estas persona pronomo. En prozo la persona pronomo staru ĉiam antaŭ la verbo, ankaŭ en la orda modo. La subjekto-predikatan komplekson, kiel tuton, kompreneble oni povas tien-reen ŝovi en la frazo.

La vortetoj "ankaŭ", "nur" kaj "ne" staru ĉiam antaŭ tiu vorto, al kiu ili rilatas.

Se adjektivo havas komplementon, la plej uzata kaj klara sinsekvo estas: substantivo, adjektivo, suplemento. Ekz.: „La laboro postulanta grandan penon“. Tamen, plurfoje, precipe de rusoj, sed ankaŭ de Z, estas uzata ankaŭ la sinsekvo: adjektivo, komplemento, substantivo. Se la suplemento estas mallonga, unuvorta, ankaŭ ĉi tiu sinsekvo estas tute bona, precipe, se oni volas plie akcenti la adjektivon ol la substantivon. Ekz. „La plenplena de homoj ĉambro“.

En frazoj, kiuj montras post rekta parolo la parolanton, la predikato antaŭas la subjekton, escepte se la subjekto estas persona pronomo. Do: „Venu“, diris Johano. Sed: „Venu“, li diris.

En ĉefprop-oj la lasta vorto estu tiu, al kiu la rilata pronomo de l' dependa frazo rilatas.

La personaj pronomoj akuzativaj (min, vin, lin, ŝin) laŭeble ne staru ĉe la fino de l' frazo, ĉar tiamaniere, kiel Z. rimarkigis, ili ricevas troan akcenton; krome estas malagrable, ke ofte sinsekvaj pluraj frazoj rimas inter si. Ĉi tiujn vortetojn do oni kaŝu en la frazo, plej oportune estas ilin loki antaŭ la verbo. v. Sintakso.

KALOCSAY 

Noto de M. C. Butler: „Johano diris“ kaj „diris li“ ŝajnas al mi egale bonaj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]