Ĉapelitaj literoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ĉapelitaj literoj estas populara termino por la Esperantaj literoj kiuj "portas" ĉapel-aspektan supersignon cirkumfleksohoketo (^): Ĉ, ĉ; Ĝ, ĝ; Ĥ, ĥ; Ĵ, ĵ; Ŝ, ŝ. Ĝin prenis Zamenhof el Franca ortografio, kvankam tie ĝi uzatas nur super vokaloj.

Malgraŭ la preskaŭ mala formo de la signo super Ŭ, ŭ, ofte ankaŭ tiun literon oni konsideras "ĉapelita".

La Unikodaj nombroj de ili videblas ĉi tie.

Fama tekstero enhavanta ilin ĉiujn estas «Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde».

Resumo[redakti | redakti fonton]

Ĉapelliteroj
ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ
Ĉ Ĝ Ĥ Ĵ Ŝ Ŭ


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]