Interkompreno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Interkompreno estas dialogpraktiko inter du personoj el malsamaj lingvoj, en kiu ĉiu esprimas sin en sia propra lingvo. Sed, oni povas konsideri ke dialogo ne okazas, verdire. Tiel, laŭ F.J. Meissner :  « Uzante la vorton Interkompreno, oni indikas la kapablecon kompreni fremdan lingvon, surbaze de alia lingvo, sen ke ĝi estis iam lernita. » [1]

Interkompreno : kompreni sin reciproke[redakti | redakti fonton]

Interkompreno fakte estas praktiko de komunikado, kiu  konsistas en parolado aŭ skribado en sia gepatra lingvo kun parolanto de alia lingvo. Tiu ĉi, sen respondi en la lingvo de la fremdulo, tamen komprenas ĝin, sed respondas en sia propra lingvo. La temo de Interkompreno plivaste rilatas kun plurlingvismo. En la fako pri la lingva instrumaniero, Interkompreno estas difinita kiel la lernado de la nura kompreno de la lingvo, sen la neceso lerni kiel esprimi sin en ĝi, kaj ankaŭ kiel la samtempa lernado de kelkaj lingvoj el la sama lingvofamilio, nur lernante kiel kompreni ilin. La tiel kreitaj lernosistemoj rilatigas la denaskajn parolantojn de malsamaj lingvoj aŭ preparas al tiuj tipoj de dialogoj danke al la komparo kaj la traduko de tekstoj kaj registraĵoj. Tute eblas uzi la terminon : Interkompreno, tuj kiam du personoj komprenas sin reciproke, eĉ se ili esprimas sin en la sama lingvo. En lingviko, ĝi estas ofte uzata, kiam parolantoj de malsamaj dialektoj el iu lingvo, komprenas sin reciproke. Kiam la esprimo estas farata en la propra lingvo, tiam la parolpreciso kaj la lingvokapableco  nature estas pli grandaj. Do la lernado devas precipe orientiĝi al la kompreno de la alia(j) lingvoj(j). Fakte, estas multe pli simple lerni kiel kompreni lingvon, ol scipovi tutflue paroli ĝin. Tiu situacio ankaŭ postulas de tiu kiu parolas (aŭ skribas), klopodojn por komprenigi sin, farante konsekvence al tiu okazo, tutan pripenson pri la aliulo. Tiam, estas konsiderataj ĉiuj aspektoj rilate al la kontaktoligoj inter la lingvoj kaj iliaj tutaj komunaj terenoj (latinidaj, ĝermanaj kaj slavaj lingvoj, k.t.p.) La lernado devas antaŭ ĉio, konsideri la metodojn centritaj al la ĝenerala kompreno, la ekkonscion de la samecoj kaj malsamecoj inter la lingvoj, ĉio kio la Eŭropa Referenckadro defendas. Tiu komunikmodo jam ekzistas nuntempe, ekzemple en la skandinavaj landoj kie estas relative facile komprenigi sin de svedoj aŭ danoj, por norvego.

Iom da Interkompreno en tandemo[redakti | redakti fonton]

La tandema komunikado (paroluzado per du lingvoj de duopaj interparolantoj, ĉiu el du estas parolanta alternative la lingvon de la alia kaj la sian), estis praktikata de multaj skoloj. Ĝi ja estas duona Interkompreno. Tio estas dum la tempo kiam ĉiu aŭskultas aŭ legas la aliulon esprimante sin en sia lingvo. Ekde 1996, danke al la tandemo, venis la ideo laŭ kiu oni povas lerni lingvon, daŭrigante paroli la sian, almenaŭ parton da tempo.

La instruado de Interkompreno[redakti | redakti fonton]

Dum la Tandemo estas relative konata kaj praktikata, kontraste, tio ne estas la kazo pri Interkompreno, kiu ne jam reale eniris la edukajn kaj universitarajn instituciojn, krom kelkaj eksperimentoj aŭ projektoj sed malofte veraj formadoj. Tamen ekzistas abunda materialo kaj antaŭeniranta pripensado. Kvar metodoj naskiĝis ĉirkaŭ la 2000a jaroj : Galatea,[2], EuRom4[3],[4], EuroComRom (La sep kribriloj)[5], kaj Comprendre les langues romanes[6]. Ĉiuj metodoj celis la duman legolernadon en malsamaj latinidaj lingvoj, fondita laŭ tekstoj, laŭ la simileco inter la latinidaj lingvoj, kaj laŭ disvolvado de komprenadaj strategioj bazitaj laŭ la maniero ektrakti tekston, entute, antaŭ ol konsideri la detalojn. Ĉiuj metodoj rezultas el projektoj kiuj estas subtenataj de Eŭropa Unio. Iom poste, en 2003, ekfunkciis interreta disdonilo tiel nomita : Galanet, kaj kies la celo estas efektivigi retan eldonaĵon dum unu universitata monatseso.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (it)De Carlo, M. (a cura di) (2011). Intercomprensione e educazione al plurilinguismo. Porto S. Elpidio: Wizarts editore.
  • (it) Marie-Christine Jamet, Orale e intercomprensione tra lingue romanze, Collana Le bricole 16, 210 p , 2009 (ISBN 978-88-7543-244-7)
  • (fr) Pierre Escudé et Pierre Janin, Le point sur l'intercompréhension, clé du plurilinguisme, Paris, CLE international, avril 2010, 128 pp. (ISBN 978-2-09-038260-0)
  • (fr) L'intercompréhension : le cas des langues romanes, réd. Claire Blanche-Benveniste, André Valli, Le français dans le monde, Recherches et applications, no 11, janvier 1997
  • (fr) Blanche-Benveniste, C. et al., EuRom5, Lire et comprendre 5 langues romanes pour apprendre simultanément le français, le portugais, l'espagnol, le catalan et l'italien.
  • (fr) Eurom 4 : méthode d'enseignement de quatre langues romanes, Claire Blanche-Benveniste, André Valli et alii, Firenze, Nuova Italia Editrice, 1997 [7]
  • (es) Jack Schmidely (Coord.), Manuel Alvar Ezquerra et Carmen Hernàndez Gonà¡lez, De una a cuatro lenguas

El hispana al portugala, al itala kaj al franca Arco/Libros, 2001, (ISBN 84-7635-473-8)

  • (en) Erik Hemming ; Horst G. Klein ; Christina Reissner. English - the Bridge to the Romance Languages - Aachen : Shaker, 2011. - 169 S. (Editiones EuroCom ; 33)
  • (fr) Meissner Franz-Joseph, Meissner Claude, Klein Horst, Stegmann Tilbert, Introduction à la didactique de l’eurocompréhension, EuroComRom. Les sept tamis. Lire les langues romanes dès le début.- Aachen : Shaker-Verlag, 2004 ; achat en ligne sur www.eurocomcenter.com
  • (fr) Teyssier Paul, Comprendre les Langues Romanes, du français à l'espagnol, au portugais, à l'italien et au roumain : méthode d'intercompréhension, Chandeigne, Paris, 2004.

• (es) Chavez Tassara Gilda, Moreno Farias Patricio , Manual Interlat Ediciones Universitarias de Valparaiso, Valparaiso, Chili 2007, (ISBN 978-956-17-0393-3.) • (es) Carullo Ana Marĩa, Manuel InterRom: Intercomprension en lenguas romances. Propuesta didactica para el desarrollo de estrategias de lectura plurilingue (2007) : 1 : De similitudes y diferencias ; 2 : Hacia el reconocimiento de los esquemas de organizacion textual. InterRom 1 (ISBN 978-987-563-134-2) et InterRom 2 (ISBN 978-987-563-135-9).

  • (fr) I. Paganon, A. Nacry, G. Innocenti, N. Martinez, S. Ferraioli, De langue en langue, Vers l’intercompréhension des langues romanes CRDP, 2009, 64 pages * compléments en ligne.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]