Ahmad Reza Mamduhi
Ahmad Reza Mamduhi | |
---|---|
![]() Ahmad Reza Mamduhi, preleginte dum la 2-a Irana Esperanto-Kongreso | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1960 (62-jara) en Maŝhado |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Irano |
Alma mater | Shahid Beheshti University |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • arkitekto • tradukisto |
Ahmad Reza Mamduhi, profesie arkitekto kaj urboplanisto, estas vicprezidanto de la Irana Esperanto-Asocio (IREA). Li estis elektita kiel la unua prezidanto de IREA ekde ĝia fondiĝo kaj reelektiĝis ankaŭ por la dua sinsekva periodo antaŭ prezidantiĝo de d-ro Keyhan Sayadpour, kiu ankoraŭ prezidas IREAn.
Mamduhi estis la unua ĉefdelegito de UEA en Irano ekde la 1980-aj jaroj. Ankaŭ nun li havas tiun respondecon. Li estas ano de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE).
En aŭgusto 2021 Mamduhi elektiĝis prezidanto de ILEI kiel posteulo de Mireille Grosjean.
Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
La Plej Facila Lingvo de la Mondo[redakti | redakti fonton]
(perse: "Asantarin Zabane Donja" (lernolibro)
Ahmad Reza Mamduhi verkis perslingvan lernolibron por lerni kaj instrui Esperanton, sub la titolo La plej facila lingvo de la mondo (perse:Asantarin Zabane Donja)[1]. Ĝi aperis en 2005 ĉe la eldonejo Arviĝ en Teherano. La kompleta teksto de la libro (pli ol 600 paĝoj), Arkivigite je 2008-10-07 per la retarkivo Wayback Machine aŭ sur la retejo de Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO)[2].
La libro entenas 6 partojn:
Laŭ-leciona instruado ampleksas 3 nivelojn:
La elementa nivelo: pere de multaj bildoj fare de inĝeniero Sejjed Mohammad Mohit oni povas eklerni latin-devenan alfabeton de Esperanto kune kun ĉiuj 16 fundamentaj reguloj de Esperanto en 11 lecionoj. Ĉiu leciono enhavas diversajn ekzercojn kun respondoj.
- La meza nivelo: ĉiu el 10 lecionoj de tiu ĉi sekcio estas pri unu ĉefa temo, ekzemple manĝado, trinkado, sporto, vojaĝado (per Esperanto), ...kune kun Esperanto-persa vortareto kaj ekzercoj fine de ĉiu leciono.
- La progresiga nivelo: la temoj de tiu ĉi sekcio estas pli ampleksaj, ekzemple Esperanto-literaturo, proverboj, filozofio, biologio, nanoteknologio, ktp.
- Referenca Gramatiko de Esperanto Ampleksa priskribo de Esperanta gramatiko en la persa lingvo kiune kun multaj exz-oj prozaj, poemaj, proverbaj, ...
- Esperanto-persa Vortaro plej multe uzataj fundamentaj vortoj kaj vort-kunmetoj de Esperanto.
- Persa-Esperanto Vortaro
- Esperanta Indekso
- Persa Indekso
"La fenomeno Esperanto" ( "پدیده اسپرانتو")[redakti | redakti fonton]
Lia dua libro estas perslingva enciklopedieto pri Esperanto پدیده اسپرانتو aŭ Padideje Esperanto: rahe-halle moŝkele zabane bejnol-melali (La Fenomeno Esperanto: la solvo de la internacia lingvo-problemo). La kompleta teksto de la libro (pli ol 400 paĝoj) elŝuteblas el retejo de Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO[2]). Ĝia precipa kerno estas kompleta traduko de la fame konata verko de William Auld nomata La Fenomeno Esperanto, eldonita en 1987 okaze de 100-jariĝo de Esperanto sur ĉirkaŭ 100 paĝoj.
Ĝiaj aldonitaj partoj ekzemple temas pri historieto de Esperanto en la mondo kaj Irano, biografieto de d-ro Zamenhof, eldiraĵoj de mondaj famuloj pri Esperanto, la ekesto kaj evoluado de planlingvoj, instruadeto de Esperanto Volapuk kaj Loglan kiel ekzemploj de antaŭ- kaj post-Esperantaj planlingvoj, ...
Ĝi aperis en la eldonejo Arviĝ de Teherano en 2006, videbla ĉi tie Arkivigite je 2017-12-10 per la retarkivo Wayback Machine.
Ahmad Reza Mamduhi kontribuas ankaŭ al Irana Esperantisto, la dulingva sezon-revuo en Esperanto kaj la persa.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Katalogo de UEA
- ↑ 2,0 2,1 Oficiala retejo de IREJO. Arkivita el la originalo je 2016-01-10. Alirita 2021-08-26.