Irana Esperanto-Kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Irana Esperanto-Kongreso (mallongigite IREK) estas nacia kunveno de Irana esperantistaro, kiun ĉiujare organizas Irana Esperanto-Asocio ekde 2014. Ĉiu kongreso entenas sian propran temon kaj aron da aktivaj volontuloj kadre de la Loka Kongresa Komitato (LKK), kiu prilaboras kongresan lokon, programerojn, prelegojn, distraĵojn, ekskursojn kaj tiel plu.[1]

Depost 2016, la kongresoj estas kunorganizotaj de Irana Esperantista Junulara Organizo.

Tabelo de la ĝisnunaj kongresoj[redakti | redakti fonton]

IREK Dato Urbo Temo
1-a IREK[2] 24-a ĝis 26-a de marto 2014 Teherano Esperanto, Lingvo de Ideo kaj Idealo
2-a IREK[3][4] 27-a ĝis 28-a de aŭgusto 2015 Teherano Esperanto, Dialogi Tutmonde
3-a IREK[5][6] 13-a de majo 2016 Teherano Cent jaroj da Esperanto-movado en Irano
4-a IREK[7] 19-a de majo 2017 Teherano Efektiva Interkompreno por Daŭra Paco

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Impreso de LEE Jungkee pri la 1-a Irana Esperanto-Kongreso (intervjuo) (esperante) (2014-04-16). Alirita la 27-an de oktobro 2016.[rompita ligilo]
  2. Unua Irana Esperanto-Kongreso okazos en 2014 (esperante) (2013-11-20). Alirita la 27-an de oktobro 2016.
  3. گزارش تصویری دومین کنگره اسپرانتوی ایران (perse) (2016-10-05). Arkivita el la originalo je 2017-02-19. Alirita la 27-an de oktobro 2016.
  4. La Dua Irana Esperanto Kongreso (IREK-2) (esperante). Alirita la 27-an de oktobro 2016.
  5. گزارش تصویری سومین کنگره اسپرانتوی ایران (perse) (2016-05-19). Arkivita el la originalo je 2017-02-19. Alirita la 27-an de oktobro 2016.
  6. Irana E- movado 100-jariĝis (esperante) (2016-05-25). Alirita la 27-an de oktobro 2016.
  7. راه اندازی صفحه ویژه چهارمین کنگره اسپرانتوی ایران (perse) (2016-10-21). Arkivita el la originalo je 2016-11-04. Alirita la 27-an de oktobro 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]