Philippe Blanchet
Philippe Blanchet | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de julio 1961 (61-jara) en Marsejlo |
Lingvoj | franca • alĝeria araba • provenca • itala • angla • hispana • haŭsa |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Univeristato de Nanto • Universitato de Parizo-Sorbono |
Okupo | |
Okupo | lingvisto |
Philippe BLANCHET (Marseille, 25-a julio 1961[1]) estas franca lingvisto kiu specialiĝis en sociolingvistiko[2], fako kiun li instruas ĉe la universitato Rennes II.[3] [4]
Biografio[redakti | redakti fonton]

Philippe Blanchet estas profesoro de socilingvistiko kaj didaktiko de lingvoj al la Universitato Rennes II, Alta-Bretonio. Li estas fakulo de la provenca lingvo, de la variantoj de la franca kaj de la plurilingvismo en franclingvujoj[5]. Li kunlaboras regule kun Henriette Walter, Louis-Jean Calvet kaj multnombraj lingvistoj.
Li estas spertulo por pluraj internaciaj organizaĵoj kaj gvidas plurajn internaciajn esplorprogramojn[1].
La ellaborado de la koncepto glottophobie (lingvofobio) kiu temas pri «lingva diskriminacio» en multaj kuntekstoj estas priskribata en lia verko Discriminations : combattre la glottophobie (2016) kaj ricevis multan atenton.[6][7]
Philippe Blanchet estas ankaŭ poeto kaj verkisto en la provenca.
Li ricevis la Grandan Literaturan Premion de la Provenco en 2001 pro sia literatura verkaro[8].
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
(franca) Glottophobie (lingvofobio aŭ lingva diskriminacio)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Persona slipo Universitato Rennes 2
Kurso filmita sur Kanalo-u[rompita ligilo]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 Philippe Blanchet (PDF)
- ↑ (franca) Introduction générale (ĝenerala enkonduko)[1]
- ↑ (franca) Vivkuro, Université Rennes II
- ↑ (franca) Philippe Blanchet
- ↑ (franca) Philippe Blanchet sur la katalogo de la franca nacia biblioteko.
- ↑ Blanchet, Ph., 2016, Discriminations : combattre la glottophobie, Paris, Textuel, 192 p.
- ↑ (franca)Marielle Rispail, « Philippe Blanchet, Discriminations : combattre la glottophobie »,sur la retejo de la Revue de linguistique et de didactique des langues Lidil [rete], 53 | 2016, la 1-an de januaro 2017, alirite la 23 marto 2018. URL : http://journals.openedition.org/lidil/4015
- ↑ (franca) Philippe Blanchet, Canal-u.