Henriette Walter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriette Walter
Persona informo
Henriette Walter
Naskonomo Henriette Saada
Naskiĝo 5-an de marto 1929 (1929-03-05) (95-jaraĝa)
en Sfakso,  Franca protektorato de Tunizio
Lingvoj francaitala vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo Kartezio • Universitato de Parizo vd
Familio
Infanoj Hector Obalk vd
Profesio
Okupo lingvisto • franca universitata profesoro • instruisto vd
Doktoreca konsilisto André Martinet vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Henriette Walter prelegante ĉe UNESKO, en Parizo la 15-a de decembro 2008 dum inaŭgura festo okaze de la lanĉo de la 150 jaroj de la naskiĝo de Zamenhof

Henriette WALTER (naskiĝis la 5-an de marto 1929) estas eminenta franca lingvistino, verkistino, profesorino pri lingvistiko en la Universitato de Alta Bretonio en Rennes, kaj direktorino de la Laboratorio de Fonologio en la Praktika Lernejo de altaj studoj en Sorbono. Ŝi estas ankaŭ prezidantino de la Internacia Societo de Funkcia Lingvistiko kaj membro de la Supera Konsilio de la franca lingvo.

Ŝia esplora aktivado kondukis ŝin surterene, kun magnetofono, por fonologiaj kaj leksikaj enketoj. Per akumulitaj konoj kaj spertoj, ŝi verkis ne nur fakajn sed ankaŭ popularigajn librojn.

Pri lingvoj ĝenerale, ŝi diris : “Lingvo, tio estas maniero vidi la mondon“, kaj pri Esperanto : "Esperanto estas tre bone farita lingvo, plene kohera, kaj bazita sur grandvalora humanista ideologio."

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Le dictionnaire de la prononciation française dans son usage réel, (Vortaro de la franca prononco en ĝia reala uzado). En kunlaboro kun André Martinet. Ĝenevo : Droz. 1973.
  • La phonologie du français (La fonologio de la franca). Parizo : PUF. 1977.
  • Le français dans tous les sens (La franca en ĉiuj sencoj — rimarko : en la franca, sens povas signifi ankaŭ direktoj), antaŭparolo de André Martinet. Parizo : Robert Laffont. 1988. Grand Premio de la Franca Akademio. Populariga libro en kiu la aŭtorino klarigas kial la ortografio de la franca esta foje komplika, kio diferencigas lokan dialekton de pli vaste uzata dialekto aŭ regiona lingvo, kun prezento de la variantoj de franca parolataj en diversaj franclingvaj landoj. ISBN 2253140015
  • Des mots sans-culottes (Senkulotulaj vortoj). Temas pri vortoj kaj esprimoj aperintaj dum la Franca Revolucio— rimarko : senkulotuloj estas la nomo de la plebanoj dum la Franca Revolucio. Parizo : Robert Laffont, 1989, ISBN 978-2-2210-5934-0
  • Le dictionnaire des mots d'origine étrangère (La vortaro de la fremddevenaj vortoj). En kunlaboro kun Gérard Walter. Parizo : Larousse. 1991. ISBN 978-2-0371-0227-8
  • L’aventure des langues en Occident (La aventuro de la lingvoj en Okcidento). Parizo : Robert Laffont. 1994. Speciala Premio de la beletristoj, kaj Granda Premio de la legantinoj de la virina semajngazeto “Elle. Populariga prezento de la lingvoj parolataj en Eŭropo, kun ilia origino kaj evoluado. Kun kelkaj ekzercoj por testi siajn konojn. ISBN 978-2-2210-5918-0
  • L’aventure des mots français venus d’ailleurs (La aventuro de la francaj vortoj venintaj de aliloke). Parizo : Robert Laffont. 1998. Premio Louis Pauwels. ISBN 978-2-2210-8275-1
  • Honni soit qui mal y pense. L’incroyable histoire d’amour entre le français et l’anglais (Malhonoron al kiu prie mise pensas. La nekredebla amhistorio inter la franca kaj la angla). Parizo : eld. Robert Laffont. 2001. Pri la reciprokaj influoj inter la franca kaj la angla; kial angla studento pli bone komprenas la malnovan francan ol franca studento.
  • L’étonnante histoire des noms des mammifères (La mistera historio de la birdonomoj). En kunlaboro kun Pierre Avenas. Parizo : eld. Robert Laffont. 2003. Reprenita ĉe Points sub la titolo Chihuahua zébu et Cie.
  • Chihuahua, zébu et Cie : L'étonnante histoire des noms d'animaux (Ĉivava hundo, zebuo kaj Kompanio : La mirinda historio de la bestonomoj). En kunlaboro kun Pierre Avenas. Parizo : Points. 2007. ISBN 978-2-7578-0243-4
  • La Mystérieuse Histoire du nom des oiseaux (La mistera historio de la birdonomoj). Kunlabore kun Pierre Avenas. Parizo : eld. Robert Laffont 2007.
  • Le francais dans tous les sens. Grandes et petites histoires de notre langue (La franca en ĉiuj sencoj. Grandaj kaj etaj historioj pri nia lingvo). Parizo : LGF/Livre de Poche (poŝlibro). 1999. ISBN : 2-253-14001-5
  • Arabesques : L’Aventure de la langue arabe en Occident (Arabeskoj : La aventuro de la araba lingvo en Okcidento). En kunlaboro kun Bassam Baraké. Parizo : Robert Laffont. 2006. ISBN : 2-221-09806-4

Elsendoj de “Canal Académie“ aŭskulteblaj en la franca[redakti | redakti fonton]

Trovu « Henriette Walter » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»