James Rezende Piton
| James Rezende Piton | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | la 4-an de aprilo 1970 en |
| Lingvoj | Esperanto • angla • franca • itala |
| Nacieco | Brazila |
| Ŝtataneco | Brazilo |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto komputosciencisto |
| Esperanto | |
| Tradukis en Esperanton | Enprizonigo - krepusko de erao |
| Aliaj aktivaĵoj | BEJO TEJO |
James Rezende PITON - naskiĝis la 4-an de aprilo 1970, do nun 56-jara brazila komputilisto kaj esperantisto. Post esperantistiĝo en 1988, kiel 18-jarulo, li havis https://www.youtube.com/watch?v=zQ1VR6CxdHE agadon por Esperanto en sia naskiĝurbo Campinas. Interalie li de 1995 ĝis 1997 estis estrarano pri informado de TEJO, posteulo de Thomas Pusch, kaj sekve de 1997 ĝis 1999 estis TEJO-komisiito pri Latinameriko. Inter la jaroj 1998 kaj 2003 li redaktis la bultenon AktivAmeriko de la amerika komisiono de UEA, kaj de 2000 ĝis 2010 estis komitatano A de UEA por Brazilo. Aldone li plurjare ankaŭ estis estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), la brazila landa sekcio de TEJO. Inter 2003 kaj 2013 li rolis kiel Ĉefdelegito de UEA por Brazilo, posteulo de Symilde Schenk Ledon.
Ofta preleganto en regionaj renkontiĝoj kaj brazilaj kongresoj de Esperanto, liaj kulturaj agadoj ĉefe rilatas al E-filatelo, kun kolekto pri la lingva problemo kaj Esperanto premiita en brazilaj, portugalaj kaj internaciaj ekspozicioj de la Internacia Filatela Federacio (FIP), al la esplorado de pioniraj bildkartoj (1890-1939) eldonitaj lige al Esperanto aŭ aliaj planlingvoj kaj al skoltismo. Li estas kunlaboranto de Skolta Esperanto-Ligo kaj ofta tradukanto de TED-prelegoj.
Persona vivo
[redakti | redakti fonton]Li estas edzo de la esperantistino Ísis Climany Okabe Piton, kiu de 2004 ĝis 2006 estis prezidantino de BEJO kaj du antaŭajn jarojn estis ties vicprezidantino. La du estas gepatroj de du denaskaj esperantistoj (n. 2003 kaj 2005).

