Tramvojo Sassi-Superga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramvojo Sassi-Superga

Stacio Sassi kun du parkumitaj tramoj

Stacio Sassi kun du parkumitaj tramoj
Superrigardo
Numero de linio SU
Trafikado
Trafikanto GTT
Teknikaj trajtoj
Longo 3.1 km
Ŝpuro 1445 mm
Fervoja elektra sistemo 600 V
Maksimuma dekliveco 21%
Dentorela fervojo Strub
Nombro de trakoj 1
Maksimuma rapideco 14 km/h
Stacioj de la fervojlinio
5
vdr

La historia tramvojo Sassi-Superga (itale Tranvia Sassi-Superga) estas la nura tiaspeca en Italio. Ĝi estas la daŭrigo de jarcenta tradicio, kiu komenciĝis la 26-an de aprilo 1884 per la unua veturo farita per funikularo konstruita kun sistemo Agudio: la trajno estis movita per motoro tiranta ŝtalkablon kiu kuris paralele al la trako sur pulioj aranĝitaj laŭ la vojo.

La linio estis poste transformita, en 1934, al dentorela fervojo kun centra fervoja tirado kaj hodiaŭ, tute restaŭrita, ĝi proponas al la vizitantoj vojaĝon en la pasinteco sur la originalaj vagonoj kaj neforgeseblan panoramon.

La itinero etendiĝas je 3 100 metroj inter la stacio Sassi (situanta en Torino en Piazza Modena, 225 metrojn super la marnivelo) kaj la stacio Superga (650 metrojn super la marnivelo). La totala altdiferenco de 425 metroj estas venkita kun meza dekliveco de 13.5%, kun pintoj de 21% en la fina streĉado inter Pian Gambino kaj stacio Superga. Alveninte en Superga oni povas admiri belegan panoramon de Torino kaj Alpoj, viziti la Bazilikon de Superga konstruitan de Juvarra kaj la reĝajn tombojn de Savojo.

La biletvendejo situas ene de la stacidomo Sassi.

La tramligo estas administrita per trajno konsistanta el traktoro kaj ĝis maksimume du trenitaj vagonoj, kun totala kapacito de 210 pasaĝeroj.

En la posttagmezoj de festotagoj (ne dum la vintra periodo), la servo estas duobligita per la samtempa uzo de du trajnoj.

Itinero[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]