Metroo de Torino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metropolitana di Torino
La metrostacio Fermi dum la Vintraj Olimpikaj Ludoj 2006
La metrostacio Fermi dum la Vintraj Olimpikaj Ludoj 2006
automated rapid transit
Ĝeneralaj informoj
Loko Torino
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 4-a de februaro 2006
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 15,1 km
Nombro de linioj 1
Nombro de veturiloj 2 x 29 VAL 208
Nombro de stacioj 23
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 620 mm
Transportisto GTT
vdr

La Metroo de Torino estas sistemo de publika transporto kiu funkcias en laurbo Torino, Italio kaj ligas ĝin kun la urbo Collegno.

Male al multaj aliaj metrooj la stacioj de la torina havas barilojn inter la kajoj kaj la trakoj. La pordoj en tiuj bariloj malfermiĝas nur post halto de trajno kaj tiel malhelpas, ke iu falu sur la trakojn.

La unua fazo de la metroo, konata kiel Linio 1, havas 15 staciojn kaj ekiĝas en la metrostacio "Fermi" en Collegno ĝis la stacio "Porta Nuova FS" proksime de la fervoja stacidomo Torino Porta Nuova en la urbocentro de Torino. La linio malfermiĝis je la 4-a de februaro 2006, kelkajn tagojn antaŭ la Vintra Olimpiko 2006, kun ampleksiĝoj en 2007, kiam estis malfermita la parto inter XVIII Dicembre kaj Porta Nuova.

Estas konstruata plilongigo direkte al placo Bengasi; laŭ plano en 2011 estos malfermitaj la novaj stacioj Marconi, Nizza, Dante, Carducci-Molinette, Spezia kaj Lingotto. Same en 2011 sur la funkcianta linio malfermiĝu nova stacio, Porta Susa, kiel ligilo al la nova subtera stacio de la Itala Fervojo. En 2013 sekvu plilongigo al la stacioj Italia 61 kaj Bengasi. La tuta linio estas subtera, escepte de la vagon-deponejo en Collegno.


Plano de linio 1

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]