Massimo d'Azeglio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Massimo d'Azeglio
Persona informo
Naskonomo Massimo Taparelli
Naskiĝo 24-an de oktobro 1798 (1798-10-24)
en Torino
Morto 15-an de januaro 1866 (1866-01-15) (67-jaraĝa)
en Cannero Riviera
Tombo Monumenta Tombejo de Torino
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio • Reĝlando Sardio
Alma mater Universitato de Torino
Familio
Patro Cesare Taparelli d'Azeglio
Frat(in)oj Luigi Taparelli • Roberto d’Azeglio
Edz(in)o Giulia Manzoni
Parencoj Alessandro Manzoni
Okupo
Okupo politikisto • pentristo • verkistohistoriisto • novelisto • diplomato
Verkoj Viaggiando da Varenna a Lierna
vdr
Massimo d'Azeglio, pentristo kaj politikisto

Massimo TAPARELLI D'AZEGLIO (naskiĝinta la 24-an de oktobro 1798 en Torino, mortinta la 15-an de januaro 1866 estis itala verkisto, artisto kaj politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

D'Azeglio, estante de 1813 Rome, dediĉis sin al pentrado ka muziko. Kontraŭvole li devis eniri kiel oficiro en piemontan kavalirregimenon. Post malsaniĝo li rajtis forlasi la armeon. Baldaŭ furoris liaj pejzaĝbildoj. Post pluraj jaroj pasigitaj en Romo li revenis Torinon kaj post la morto de la patro en 1831 li iris al Milano.

Alessandro Manzoni, kies filinon li edzinigis, enkondukis lin en sekretojn de la literaturo. Liaj romanoj »Ettore Fieramosca« (1833) kaj »Nicolò de' Lapi« (1841) helpis altigi la tutitalian naci-senton. Sekve d'Azeglio baldaŭ tute koncentriĝis pri demandoj de la itala unuiĝo. Kun Balbo kaj Gioberti li vojaĝis tra la tuta lando por plifortigi ŝovinismon engaĝiĝante kontraŭ komplotoj kaj modernigante la tro nepaciencajn ulojn. La reĝon li ankaŭ konviki volis jesi diversajn modernigojn.

En la skribaĵo »Degli ultimi casi di Romagna« li kritikegis la papan registaron kaj reklamis tutnacian politikon. Post la ekdeĵoro de papo Pio la 9-a en 1846 d"Azeglio ellaboris projektojn pri politikaj reformoj. En 1848 li aliĝis al la trupo de romaj volontuloj batalontaj kontraŭ Aŭstrujo. Sekvis grava vundiĝo apud Viĉenco.

Eklektite ano de la sardia parlamento li nomumiĝis por la batalo de Novaro fare de reĝo Viktoro Emanuelo la 2-a en 1849 prezidanto de la kabineto kaj ministro pri eksteraj aferoj. Malgraŭ multaj malfacilaĵoj li konservis la sardiajn instituciojn de 1848 kaj promociis la ekonomion. En oktobro 1852 li retiriĝis.

Sed en oktobro 1852 li pretis repaŝi antaŭ la publikon. En marto 1852 li iris Parizon por legati kaj en julio li enoficigis en Romanjo funkciantan kaj ordan registaron Post gubernestrado de februaro ĝis septembro 1860 en Milano li retiriĝis. Daŭre li estis je dispono por konsilado de la reĝo.

Liajn remremorojn eldonis la filino sub la titolo »I miei ricordi« (dua eldono, Florenco 1867). Ilin kompletigas »Lettere a Giuseppe Torelli con frammenti in continuazione dei miei ricordi« (tria eldono, Milano 1877); »Lettere a sua moglie Luisa Blondel« (dua eldono, Milano 1871); »Lettere al fratello Roberto« (Milano 1872); »Lettere a suo genero M. Ricci« (Milano 1878); »Massimo d'A. L'Italie de 1847 à 1865; correspondance politique« (Parizo 1866); »Lettre a Carlo di Persano« (Torino 1878); »Lettere inediti al marchese Emanuele d'A.« (Torino 1883); »Massimo d'A. a Diomede Pantaleoni« (Torino 1888).

La postlasitaĵojn eldonis M. Ricci (Florenco 1871), antologion (»Scritti politici e letterari«, Florenco 1873) Tabarrini.

Lia frato Roberto Taparelli (1790-1862) estis pentristo, fakverkisto, senatoro kaj pinakotek-estro en Torino.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 2. Leipzig 1905, p. 210 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]