Saltu al enhavo

Diskuto:Christopher Zervic

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedia emblemo La temulo de ĉi tiu artikolo, Christopher Zervic,

kontribuas kiel vikipediisto KriZe~eowiki (diskuto kontribuoj).

Ligilo al alia nomspaco[redakti fonton]

Saluton, KriZe. Mi ĵus malfaris vian ŝanĝon de la artikola enhavo al ligilo, kiu kondukas al via uzanto-paĝo. Tiel ne aspektu artikolo, ĉar tio ne estas taŭga por serioza artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 06:38, 6 Jun. 2013 (UTC)

Klaras ke vikipedia biografia artikolo, uzantopaĝo kaj diskutpaĝo de teksto estas diversaj tekstoformoj, pri kiuj oni havas diversajn atendojn. Sed bonas atentigi pri enhava ligo de biografia artikolo kaj vikipedia uzantopaĝo per la ŝablono {{Vikipediisto kun artikolo|KriZe~eowiki|Christopher Zervic}}. Tiun mi ĵus aldonis supre de tiu ĉi diskutpaĝo. Aldone mi ĵus kreas ĝermajn artikolojn pri la tekste menciitaj lokoj Arlington Heights, Buffalo Grove, kaj Normal, por fermi tiujn tekstotruojn (teksto pri la Esperanto-Societo de Ĉikago jam kreiĝis antaŭ 10 tagoj, kaj tesksto Ilinojsa Ŝtata Universitato jam antaŭ preskaŭ jaro). Ili en Esperanto ne nomiĝas "Normal (Ilinojso)" ktp, ĉar aldonaĵo inter krampoj nur sencas kiam estas pluaj samnomaj artikolaj titoloj, kiuj oni per aldonaĵo necesas diferencigi. Kaj krome mi aldonu, ke mi tute amuziĝis konstati ke mi neniam renkontis kaj tute ne konas la esperantiston KriZe, sed mi tute bone konas la idon Kupero (2006) - pro la tre simpatiaj filmoj de la unuaj vivojaroj en JuTubo. Jen kiom la sociaj retejoj influas nian percepton... ThomasPusch (diskuto) 07:54, 13 jul. 2024 (UTC)[Respondi]