Aerbazo Ramstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aerbazo Ramstein
armea aerbazo
IATA: RMS ICAO: ETAR
Resuma informo
Lando Germanio
Regiono Ramstein-Miesenbach
Tipo Aerarmea bazo
Mastrumanto U.S. Air Force
Alteco m
Geografia situo 49° 26′ 38″ N, 7° 36′ 8″ O (mapo)49.4439166666677.6022583333333Koordinatoj: 49° 26′ 38″ N, 7° 36′ 8″ O (mapo)
Aerbazo Ramstein (Germanio)
Aerbazo Ramstein (Germanio)
DEC
Aerbazo Ramstein
Aerbazo Ramstein
Situo de Aerbazo Ramstein
Map
Aerbazo Ramstein
vdr
C–17 Globemaster III sur la aerbazo Ramstein

La Aerbazo Ramstein [ramstajn] estas la plej granda eksterlanda aerbazo de la usona aerarmeo (USAF) en Germanio, en la urbo Ramstein-Miesenbach, 12 km okcidente de Kaiserslautern. La usona aerarmeo uzas la bazon por plenumi taskojn en Eŭropo kaj Mez-Oriento. De tie ekas la postplenigo de deponoj en Afganujo kaj pli frue en Irako, ĝi estas helpejo por evakuado de vundiĝintaj soldatoj.

Tie stacionis en 2004 ĉ. 35000 soldatoj kaj laboris 6000 civiloj. Ĝis 2005, Usono deponis tie nukleajn bombojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la dua mondmilito, Germanio uzis la proksiman aŭtoŝoseon kiel flughavenon. En aprilo de 1951, Francio kaj Usono interparolis pri establo de militista bazo en Germanio, kiu helpas kontrolon de la aerspaco. Oni plukonstruis la tie ekzistantan neces-aŭtoŝosean flughavenon. La suda parto (Landstuhl) ekfunkciis en 1952, Ramstein en mezo de 1953. La du flughavenoj estis kunigitaj la 1-an de decembro 1957, la nova nomo de la komplekso iĝis Aerbazo Ramstein–Landstuhl. La 1-an de aŭgusto 1958, oni mallongigis nomon de la bazo al Aerbazo Ramstein.

Tie stacionis ĝis 1971 aviadiloj F–84 Thunderjet kaj F-4 Phantom II. Usonaj aerfortoj de Eŭropo translokiĝis en 1973 el Wiesbaden al Ramstein. En junio de 1974, tie fondiĝis la ĉefbazo de la eŭropaj aliancanoj (Headquarters Allied Air Forces Central Europe, HAAFCE).

Sur la aerbazo okazas flugprezentoj, en 1988 okazis terura tragedio pro kunpuŝo de 2 aviadiloj. Mortis 70 homoj, vundiĝis preskaŭ 1000. Post la tragedio fondiĝis la muzikgrupo Rammstein, kies kanto Rammstein memorigas pri la akcidento.

La lastaj F–16-aj aviadiloj forlasis la aerbazon en 1994. Post fermo de la Aerbazo Rhein-Main en 2005, Ramstein iĝis plej grava usona aerbazo de Eŭropo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]