Diskuto:Soldato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi opinias kelkajn el la ekzemploj dubindaj:

  • berserko laŭ la PIV-a difino ja estas batalanto, sed ne soldato
  • flibustro estas pirato, do certe ne soldato
  • gladiatoro estas batalanto en cirko
  • komisaro laŭ PIV2 havas tri signifojn, neniu el kiuj estas soldata
  • konstablo estas policano en Britio, kie la polico ne estas parto de la armeo
  • kvestoro laŭ PIV2 havas tri signifojn, neniu el kiuj estas soldata
  • Mazepo estas propra nomo de kozako, kiu vivis ĉ. 1700; li certe estis soldato, sed ne eblas listigi ĉiujn soldatojn individue
  • midŝipano: estu prefere midŝipmano
  • ostaĝo: ne estas soldata rango. Certe soldato povas esti ostaĝo, sed li povas ankaŭ esti patro, kuiristo, junulo ktp.
  • pacifisto: jen ege stranga soldato
  • piloto: vidu "ostaĝo"
  • sbiro laŭ PIV2 estas policano
  • sipaĵo: prefere estu sipajo
  • spiono: Spionado estas kontraŭ la militista honoro
  • ŝerifo laŭ PIV2 havas du signifojn, neniu el kiuj estas soldata

La listo aspektas kvazaŭ (duon-)aŭtomate kompilita el vortaro kun difinoj. -- Umberto 17:53, 28. Jul 2005 (UTC)