Frederick Russell Burnham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederick Russell Burnham
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1861 (1861-05-11)
en Kantono Blua Tero
Morto 15-an de septembro 1947 (1947-09-15) (86-jaraĝa)
en Santa Barbara
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Edwin Otway Burnham
Infano Roderick Deane Burnham
Okupo
Okupo esploristo • verkisto
vdr

Frederick Russell Burnham (naskiĝis la 11-an de majo 1861, mortis la 1-an de septembro 1947) estis usona armea teren-esploristo kaj mondvojaĝanta aventuristo. Li estas konata pro sia servo al la Brita Kompanio de Sudafriko kaj al la Brita Armeo en kolonia Afriko, kaj por instruado al "arbaraj spertoj", do ĉasado, fiŝkaptado, kaj tendumado al Robert Baden-Powell en Rodezio. Li helpis inspiri la fondadon de la internacia Skolta Movado.

Burnham naskiĝis en Dakota rezervejo en Minesoto, kie li lernis la vojojn de usonaj indianoj kiel knabo. En la aĝo de 14 jaroj, li laboris en Kalifornio, kie li ankaŭ lernis teren-esploradon de iuj el la lastaj el la frontuloj de sudokcidenta Usono. Burnham havis malmultan formalan edukadon, neniam finante mezlernejon. Post translokiĝo al la Arizona Teritorio en la fruaj 1880-aj jaroj, li estis kaptita en loka milito inter familioj de bovaj kaj ŝafaj bredistoj. Li eskapis kaj poste laboris kiel civila spuristo por la usona armeo en la apaĉaj militoj. Sentante la bezonon de novaj aventuroj, Burnham prenis sian familion al suda Afriko en 1893, vidante la projekton de Cecil Rhodes pri fervojo de Kaburbo ĝis Kairo kiel la sekva aventuro.

Burnham distingis sin en pluraj bataloj en Rodezio kaj Sud-Afriko. Malgraŭ lia usona civitaneco, lia milita titolo estis brita kaj lia rango de ĉefskolto estis formale donita al li de reĝo Eduardo la 7-a. Li amikiĝis kun Robert Baden-Powell dum la Dua Milito de Matabeloj en Rodezio, instruante al li subĉielajn kapablojn kaj inspirante lin al tio, kio poste fariĝos konata kiel Skoltismo. Burnham revenis al Usono, kie li okupiĝis pri klopodoj pri nacia defendo, komerco, nafto, konservado kaj la Knabaj Skoltoj de Ameriko.