4-a monda skolta ĵamboreo
La 4-a Monda Skolta Ĵamboreo (hungare 4. Cserkész Világdzsembori), la Tutmonda Skolta Ĵamboreo de 1933, amaskunveno de skoltoj el la tuta mondo, estis gastigita de Hungario kaj okazinta de la 2-a ĝis la 13-a de aŭgusto 1933. Ĉeestis 25.792 skoltoj, reprezentantaj 46 malsamajn naciojn kaj aldonajn teritoriojn. Ili tendumis ĉirkaŭ la Reĝa Kastelo en la Reĝa Arbaro de Gödöllő, ĉirkaŭ 18 kilometrojn (11 mejlojn) de la ĉefurbo Budapeŝto.
Ĉi tiu evento estis la unua internacia renkontiĝo, kie reprezentiĝis "aeraj skoltoj", inkluzive de la famaj pilotoj László Almásy kaj Robert Kronfeld.
Signifo por Esperanto
[redakti | redakti fonton]Okazis ankaŭ renkontiĝo de Skolta Esperanto-Ligo kadre de la Ĵamboreo:
Sume la ĵamboreo de 1933 montris konsiderindajn progresojn antaŭen por Skolta Esperanto-Ligo. Unuafoje, Esperanto estis adoptita kiel tria lingvo krom la angla kaj franca kaj aperis oficiale en la ĵamborea programlibro, en poŝlibroj, en ĉiutagaj skoltaj gazetoj kaj sur kelkaj mapoj estis menciitaj skolt-esperantistaj renkontiĝejoj, kvankam la estraro de la Monda Organizo de la Skolta Movado (MOSM) fine malaprobis tiun elstarecon de Esperanto kaj ordonis ke la tri oficialaj lingvoj de la evento efektive estu la angla, franca, germana kaj por respekto al la gastigantoj la hungara. Ĉiu eksterlanda partoprenanto ricevis hungaran "kuzon", kiu parolas fremdan lingvon kaj funkciis kiel tradukisto kaj gvidisto. Tamen ĉeestis la ĵamborean kunvenon de Skolta Esperanto-Ligo 170 skoltoj, kaj entute, oni nombris ne malpli ol 200 esperantlingvajn skoltojn el 24 landoj, tio estis 1% de la tuta ĵamborea skoltaro. El iuj landoj (Ĉeĥoslovakio, Francio, Norvegio, Japanio, Portugalio, Hispanio, Trinidado), la procento de esperantlingvanoj superis 10%. Preskaŭ ĉiutage aŭdiĝis el radio salutoj en Esperanto aŭ mesaĝoj pri Esperanto kaj la 10-an de aŭgusto, la SEL-reprezentanto de Norvegio parolis en radio 5 minutojn en Esperanto. Trifoje en la programo de grandaj tendarfajroj, foje en la teatra programo, aŭdiĝis kanzonoj en Esperanto.
Sekvajare en 1934 la Monda Organizo de la Skolta Movado (MOSM) protokolis: “La Monda Komitato ne agnoskas la studadon de Esperanto ĉe Skoltoj, ĉar vidas en ĝi ne praktikan valoron”. Tiu decido evidente forte influiĝis pro la impreso de la monda ĵamboreo de 1933, kiam la organizintoj spite al la malaprobo de la internacia estraro oficiale uzi la internacian lingvon kiel tria oficiala lingvo jes programe elstarigis Esperanton. La estraro de la MOSM sekve ekde 1934 malpermesis la uzadon de Esperanto dum la ĵamboreoj.
Post multaj klopodadoj de SEL, la estraro de MOSM decidis dum sia kunveno fine de 1964: “La Monda Komitato konsentas jene: Esperanto, kune kun aliaj helplingvoj, pruvis sian utilecon en multaj medioj, kaj en pluraj Skoltasocioj ĝi estas permesata lingvo por la interpretista insigno. La Komitato decidis nuligi la protokoleron de 1934 sed ne fari pluan paŝon”.
La protokolo de 1934 estis eĉ ne komprenebla, ĉar Baden-Powell, la fondinto de la Skoltismo mem instigis en sia libro jam en 1908 la skoltojn, lerni Esperanton “ĉar tiu lingvo estas uzata en ĉiuj landoj”.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Baden-Powell, Robert. (1908) Scouting for Boys: A Handbook for Instruction in Good Citizenship. Londono: eldonejo H. Cox. ISBN 0-486457-19-2. Jen la teksteroj legeblas rete.