Taguatinga
Taguatinga | |||
---|---|---|---|
Flago | |||
administrative region of the Federal District [+] | |||
Lando | Brazilo | ||
Akvejoj | Lago Paranoá, Rio Descoberto | ||
Supermara alteco | 1 000 m [+] | ||
- koordinatoj | 16° S, 48° U (mapo)-15.833333333333-48.056388888889Koordinatoj: 16° S, 48° U (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 121,34 km² (12 134 ha) [+] | ||
Areo | 121,34 km² (12 134 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 221 909 | ||
Denseco | 1829 loĝ./km² | ||
Fondo | 5-a de junio 1958 | ||
Ĉefulo | Geraldo César de Araújo (ekde 2019) | ||
Horzono | UTC-3 | ||
Poŝtkodo | 71900-100 ĝis 72162-331 | ||
Interretkodo | .br | ||
ISO 3166-2 | BR-DF | ||
Oficiala lingvo | Portugala | ||
Religioj | plejparte kristanismo | ||
Taguatinga | |||
Vikimedia Komunejo: Taguatinga (Distrito Federal) [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Taguatinga estas administra regiono de la Brazila Federacia Distrikto. Taguatinga disvolviĝis precipe rezulte de la komerco kaj laborpostenoj, kiujn ĝiaj homoj akiris. Ĝi fariĝis grava komerca centro ene de la Federacia Distrikto kaj centro de altiro por la loĝantaro de proksimaj urboj, loĝante grandajn butikumadojn. Taguatinga estas nuntempe unu el la plej riĉaj regionoj de la Federacia Distrikto, estante konsiderata la ekonomia ĉefurbo de la Federacia Distrikto.
Sektoroj
[redakti | redakti fonton]Dividita en tri areoj (Nordo, Centro kaj Sudo), Taguatinga konstituas de sektoroj de domaj, komercaj kaj industriaj kvartaloj. La sektoroj identiĝas per sigloj, kiuj konstituas la adresoj de la urbo.
Tiel, en Norda Taguatinga, estas la sektoroj Norda Kvartalo "A", Norda Kvartalo "B", ktp., la kvartaloj kostume nomatas per sigloj kun la numeroj de la kvartalo: QNA 2 (Kvartalo = Quadra, Norda, A) , QNB 15, QNC 8, ktp. Normale ĉiu kvartalo rilatas al unu strato. Sed, en la sektoroj QNL (la lastaj de Norda Taguatinga, en la limito kun Ceilândia), ĉiu kvartalo rilatas al aro de stratoj de domoj aŭ aro de apartamento.
En Suda Taguatinga, similas: Suda Kvartalo "A", Suda Kvartalo "B", etc., kostume nomatas per sigloj: QSA 2 (Kvartalo Suda A), QSB 10, etc. Tiu estas malpli granda ol norda regiono, pro tiu, la lasta sektoro de Suda Taguatinga estas la QSG.
La komercaj kvartaloj de sektoroj identiĝas per la litero "C" (Komerca = Comercial) en la komenco de la siglo. Tiel, ni havas: CNA 1, CNB 13, CSB 8, CND 2, etc.
La kvartalo en centro de Taguatinga identiĝas simple per la litero "C". Tiel, ni havas: C1, C2, C3, etc.
La kvartalo de industria sektoro, en Norda Taguatinga, identiĝas kiel "QI" (Kvartalo Industria).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuaj registradoj de okupado de la regiono kie hodiaŭ troviĝas la urbo de Taguatinga datis de 18-a jarcento, kaj difinas ke, kiel tradicie okazis en aliaj brazilaj regionoj, la unuaj loĝantaroj estis akcelintaj per serĉado de grandvaloraj metaloj kaj por la aktiveco de agrikulturo.
En 1749, Gabriel da Cruz Miranda establis en la pioniraj teroj de Taguatinga. Proksime je la akvo de "Rivereto Tranĉita" instalis la bienon de Taguatinga, proprieton de Gabriel da Cruz Miranda. En 1781, la bieno Taguatinga venditas al Antonio Couto de Abreu, filo de la Pioniro Urbano Couto e Menezes.
Ekonomika Aktiveco
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj komercaj centroj de la urbo estas Avenuo Komerca (dividita en Nordo kaj Sudo), Avenuo Centra kaj Avenuo Hélio Prates, Alameda Shopping (Butika Centro Alameda) kaj la nomata "Pistão Sul" (Suda Dromego), kie oni troviĝas Taguatinga Shopping (Butikan Centron Taguatinga), superbazarojn, modan foiron, entreprenan centron, diversajn fakultatojn, trinkaĵajn fabrikojn, kaj kelkajn aŭtomobilajn revendejojn, inter aliajn establaĵojn.
Unu malgranda centro de industrioj (QI - Industria Kvartalo) estas inter Avenuo Sandu Norda kaj Avenuo Hélio Prates. Estas alia grava industria areo proksime de ŝoseo BR-060 .
La regiono konata kiel "Sektoro H Nordo", proksime al la ŝoseo BR-070, koncentras grandan variecon de garaĝoj kaj butikojn de automobilaj pecoj. En la sektoro QNL (Kvartalo Norda L), proksime de Avenuo Elmo Sereĵo, estas malgranda sektoro de presejaj industrioj (SIGT).
Transporto
[redakti | redakti fonton]La nomataj "Estradas Parques" (Ŝoseoj Parkoj) konektigas Taguatinga kun Braziljo. Estas tri la aliraj vojoj: EPTG (Ŝoseo Parko Taguatinga, aŭ "Verda Linio"), EPCL (Ŝoseo Parko Ceilândia, aŭ "Struktura Vojo") e EPNB (Ŝoseo Parko Núcleo Bandeirante).
BR-070 ŝoseo, kiu ĉirkaŭbordas la sektoron nordon de la urbo, aliras al la urboj de Goiás: Águas Lindas de Goiás kaj Pirenópolis.
Kelke da internaj gravaj vojoj de Taguatinga estas: Avenuo Komerca (Nordo kaj Sudo), Avenuo Samdu (Nordo kaj Sudo), Avenuo Hélio Prates, EPCT (Ŝoseo Parko de la Konturo, konata populare kiel "Pistão"), Avenuo Centra kaj Avenuo Elmo Sereĵo.
Taguatinga havas tri metrostacioj.
Estas pluraj da bushaltejoj, krom de Busstacio de Taguatinga, kun busoj kiuj veturas inter foraj urboj.
La Horloĝa Placo en centra regiono de urbo, estas la plej bona servata por publika transporto. La uzanto povas elekti metroon, buson aŭ taksion.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala paĝaro de la Taguatinga registaro Arkivigite je 2020-11-27 per la retarkivo Wayback Machine portugale
- Oficiala paĝaro de la Federacia Distrikto registaro Arkivigite je 2014-06-25 per la retarkivo Wayback Machine portugale