Hieronymus Florentinus Quehl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hieronymus Florentinus Quehl
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1694 (1694-05-11)
en Zella-Mehlis
Morto 27-an de marto 1739 (1739-03-27) (44-jaraĝa)
en Fürth
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Hieronymus Florentinus QUΕΗL (naskiĝinta la 11-an de majo 1694 en Zella, mortinta la 27-an de marto 1739 en Fürth) estis germana komponisto kaj orgenisto.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Estante filo de paroĥhelpanto kiu deĵoris en Gräfenhain, Mehlis kaj fine Zella jam frue furoris per muzika talento. En tiutempaj fontoj notatas ke li ekde la aĝo de 10 jaroj mem pliperfektiĝis. Sume li trejniĝis en Hamburgo, Amsterdamo, Lejdeno, Hago; tamen koncerne orgenludadon li plejmulte lernis ĉe kapelestro Christian Friedrich Witt en Gotha.

Ekde aŭtuno 1714 li deĵoris kiel ĉeforgenisto de la Mariokirko en Suhl. En 1718 li edzinigis la duan filon de la ĉefkirka pastoro Johann Caspar Werner. De ok infanoj nur du postvivis la unuajn vivojarojn. Johann Sebastian Bach, tiutempe kapelestro en Köthen, estis baptopatro de la tria filo. Inter 1732 kaj 1733 Quehl estis instruisto de la orgenisto kaj komponisto Johann Peter Kellner.

En somero 1730 li dungitis kiel orgenisto kaj kantoro ĉe Nikolao-kirko en Marktbreit kie li posteulis la mortintan kantoron Johann Friedrich Schüttwürfel.

En 1735 li eklaboris por la katedralpreposta instruado en Fürth kie li aktivis ĝismorte en marto 1739 ĉe Miĥaelo-preĝejo.[1] La posteulo de Quehl iĝis Caspar Christian Keller el Suhl. Ĉu temaspri filo aŭ alia parenceo de Johann Peter Kellner ne estas klare.

Graveco komponista[redakti | redakti fonton]

De Quehl ne ĉio transdonitis kaj bezonas ankoraŭ malkovrojn kaj esploradon. Ke Johann Peter Kellner disĉiplis inter 1732 kaj 1733 ĉe Quehl komponade kaj harmoniscience evidentigas ke Quehl famis jam tiutempe orgeniste kaj komponiste.[2] En la 17.12.1730 prezentitis kantato pri la 84-a psalmo (v. 2-4) je Marktbreit. En 1734 Quehl publikigis la unuan parton de la verko sub la titolo Der zur Beförderung Göttlicher Ehre und Aufmunterung des Geistlichen Zions abzielende Erstere Musicalische Versuch. Bestehend aus Zweyen Chorälen. Mit unterschiedenen, teils Figurirten, teils auf zwei Clavieren und obligaten Pedal, auf drei Linien eingerichteten Variationen. La eldono mencias duan verkon kiu ĝis nun ne trovitis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La intertempa profesititolo katedralpreposta kantoro interesas pro kvereletoj inter la katedralprepostujo de Bamberg, la Margrafujo Brandenburg-Ansbach kaj la regna urbo Nurenbergo, kiuj ĉiuj tri volis regi la urbon Fürth.
  2. Keller skribis: In der Nachbarschaft [...] lebte damals noch ein Mann, von dem man nicht weniger rühmete, daß er ein trefflicher Musicus und besonders guter Setzer sey. Dieser Mann war, wie ich ihn suchte. Das war der Organist Quehl in Suhla. Seine Fertigkeit und andere musikalische Eigenschaften reizten mich, auch da einen Versuch zu machen. Der Mann versprach sein Bestes an mir zu tun, und ich machte hier die Grundlage zur Setzkunst. - el Sammlungen der Beschreibung des Kirchen- und Schulenstaates Gotha.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gotthold Frotscher: Geschichte des Orgelspiels und der Orgelkomposition. Gdansko 1934, du eldono, Berlin 1959.
  • Musik in Geschichte und Gegenwart (MGG). Enzyklopädie. Göttingen 1954 ss.
  • Kirchenbücher Hauptkirche St. Marien Suhl, St. Michael Fürth
  • Ferdinand Werther: Chronik der Stadt Suhl in der gefürsteten Graffschaft Henneberg. 2 volumoj, Suhl 1847. Reprint Verlag Buchhaus Suhl 1995.
  • Hans Michael: Über die Kirchengeschichte Suhls. 36 artikoloj je "Thüringer Tageblatt" inter aprilo 1991 kaj januaro 1992

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]