Mihály Heinrich Péter

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mihály Heinrich PÉTER estas rumania hungara kuracisto, universitata profesoro. Li naskiĝis en Sărățeni la 11-an de majo 1929. Li estas la edzo de la farmakologino Mária Péter H. Li estas ekstera membro de la Hungara Scienca Akademio (1998).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Mihály Heinrich Péter diplomitiĝis en OGYI de Târgu Mureș en 1954. De 1956 li estis instruisto en la katedro de mikrobiologio, de 1991 katedrestro. Li donis ekzamenon de fakkuracisto en 1962, de ĉefkuracisto en 1965. Li estis doktoro de medicinaj sciencoj (Iași 1971). Li estis en studvojaĝo en Heidelberg, Kiel (1973) kaj Bergen (1993).

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Orvosi mikrobiológia fogorvostan-hallgatók részére (Mv. 1979, 1988, 1996), tri eldonaĵoj en rumana lingvo (Mv. 1978, 1987, 1991).
  • Lucrări practice de microbiologie (Mv. 1965, 1977, 1994).

Fonto[redakti | redakti fonton]