Hermann Deiters

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Deiters
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1833 (1833-06-27)
en Bonno
Morto 11-an de majo 1907 (1907-05-11) (73-jaraĝa)
en Koblenco
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo muzikologo • muzikhistoriisto • gimnazia instruisto
vdr

Hermann DEITERS (naskiĝinta la 27-an de junio 1833 en Bonn, mortinta la 11-an de majo 1907 en Koblenz) estis germana pedagogo kaj muzikfakverkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de jursciencoj kaj klasika filologio (ĉe Otto Jahn) li instruistis ĉegimnazie en Bonn, inter 1858 kaj 1869. En 1869 li fariĝis lernejestro en Düren kaj de 1874 en Chojnice, Poznano (1878) kaj Bonn (1883). En 1885 li nomumiĝis provinca lernejkonsilisto en Koblenz.

Verkistece[redakti | redakti fonton]

Deiters verkis plurajn filologiaĵojn (»Über die Verehrung der Musen bei den Griechen«, Bonn 1868; »De Aristidis Quintiliani doctrinae harmonicae fontibus«, Bonn 1870; »Über das Verhältnis des Martianus Capella zu Aristides Quintilianus«, Poznano 1881) kaj etajn biografiajn skizojn (pri Johannes Brahms kaj Ludwig van Beethoven; ambaŭ en la kolekto »Sammlung musikalischer Vorträge« de Paul von Waldersee), krome eseojn en fakperiodajojn. Gravega verko de li estis la germana prilaboro de la Beethoven-biografio de Alexander Wheelock Thayer (Berlino 1866–79). Li ankaŭ responsis pri la eldono de la tria eldono de la Mozart-biografio de O. Jahn (Leipzig 1889–91).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 4. Leipzig 1906, p. 594 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]