Zyrill Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zyrill Fischer
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1892 (1892-07-12)
en Schwarzenberg am Böhmerwald
Morto 11-an de majo 1945 (1945-05-11) (52-jaraĝa)
en Santa Barbara
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • publikigistosociologo
vdr

Patro Zyrill FISCHER, vere Johann Fischer (naskiĝinta la 12-an de julio 1892 en Hinteranger apud Schwarzenberg am Böhmerwald, Distrikto Rohrbach, mortinta pro encefala apopleksio la 11-an de majo 1945 en Santa Barbara, Kalifornio) estis aŭstra franciskano kaj kontraŭfaŝisto. Multaj liaj - ofte sociologiaj - verkoj eldonitis ĉe Gsur-eldonejo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La talentita filo de etkamparano rajtis frekventi Collegium Petrinum en Linz. 18-jaraĝa Fischer aliĝis al la franciskanoj de Pupping apud Eferding kaj pasigis la abiturientan ekzamenon en Bozen ĉe la franciskana gimnazio en 1914; post studo de teologio en Salzburg, Schwaz kaj Bozen li ordinitis pastro en Innsbruck. Inter 1920 kaj 1923 li estis subpastro kaj katekisto en Enns kaj Sankt Valentin. Inter 1923 kaj 1923 li studis nacian ekonomion kaj ŝtatsciencojn en Innsbruck. Kardinalo Friedrich Gustav Piffl venigis lin en 1924 je la porgazetara laboro al Vieno koncerne la temaron de katolika eduko.

Jam frue li kritike skribis kaj prelegis en Aŭstrio, Germanujo kaj en la germanlingvaj regionoj de Ĉeĥoslovakio, Pollando kaj Hungario pri komunismo, marksismo en Aŭstrio, la societo "Libera lernejo - Kinderfreunde" (li atentigis je la graveco de socialdemokratia porjunula laboro!), libera penso, socialismo kaj naziismo. La lasta punkto ekde 1928 pli kaj pli gravis. Fischer polemike analizis la nazian ideologion kaj antaŭ ĉio atakegis ĉiujn pli malpli naivajn naciemajn-katolikajn "perantojn". En lia verko Die Hakenkreuzler li jam en 1932 profete antaŭvidis multajn katastrofojn de nazia regado, kiuj poste vere iĝis realaj. Ĝia eldono faris ke Fischer ricevis minacoj de murdo. Ekde 1934 Fischer estis ĉefredaktisto de la gazeto "Katholisches Leben" sed demisiigis laŭ instigo de la unua sekretario de Katholische Aktion, Leopold Engelhardt kaj de kardinalo Theodor Innitzer. Ilia argumento estis "animzorga malsaĝeco" de la pozicioj de Fischer. Sed Fischer subsignis en 1936 la memorandon Die Kirche Christi und die Judenfrage de papo Pio la 11-a kontraŭ kia ajn antisemitismo. La furorlibron Mein Kampf de Adolf Hitler li analizis vorton post vorto por provi ties absurdecon danĝeran.

Parte sub pseŭdonimoj Fischer verkis artikolojn por multaj gazetoj (ekz. "Das Neue Reich", "Tiroler Volksblatt", "Wiener Sonn- und Montags-Zeitung"). Ene de la porlaborista ĉambro li gvidis diskutorondojn kun socialdemokratoj kaj plenumis ekde januaro 1938, laŭ la sekreta komisio de kanceliero Kurt Schuschnigg, repaciĝmision al laboristoj kiuj dum la kvar jarojn daŭrinta Aŭstrofaŝismo ne plu partoprenis la oficialan politikan vivon.

Volonte Fischer laboris kun Karl Lugmayer, kiun li konis jam el komunaj junulaj jaroj en Schwarzenberg. Lugmayer publikigis la fischer-an artikolon Wie sieht der Katholik das jüdische Volk? kiu taksas tre pozitiva la kredon de la judoj. Fischer ekz. klarigis tie ke la kristanoj ŝuldiĝas al judoj la plej gravajn kredajn fundamentojn.[1][2].

Fischer ankaŭ engaĝiĝis en superpartia cirklo de Anschluss-malamikoj, kiuj hejmis ĉe la Kirko Am Hof. Tuj post Anschluss Fischer bruligis siajn dokumentojn kaj fuĝis en la 12.3.1938 tra Budapeŝto, Italujo, Svisujo kaj Franclando al Usono. Ekzile en Usono li laboris ĉe la franciskanoj de Cincinnati en la germanlingva sekcio de la gazeto "Sendbote des göttlichen Herzens Jesu". En 1941 li translokiĝis al la monaĥejo Old Mission je Santa Barbara.

En Kalifornio li renkontis Franz Werfel kaj ties edzinon Alma Mahler-Werfel; la verkiston li helpis ĉe esploroj por la grava kaj spirita verko Das Lied von Bernadette.

Skribitaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Sozialistische Erziehung, Verlag Typographische Anstalt, Wien 1926
  • Kinderfreunde und Rote Falken, Wien 1929
  • Die Kinderfreunde-Bewegung in Deutschland, Mönchen-Gladbach 1929
  • Die sozialistischen Kinderfreunde in Deutschland, Kevelaer 1930
  • Die Nazisozi, Gsur&Co., Wien 1932
  • Der Nazispiegel, Gsur&Co., Wien 1932
  • Die Hakenkreuzler, Gsur&Co., Wien 1932
  • "Enttäuschungen um das deutsche Konkordat", ĉe: Neue Ordnung 13/1937
  • "Todesstrahlen des Sowjetsternes", ĉe: Sendbote des göttlichen Herzens Jesu 11/1940
  • "Letters of Austria", ĉe: The Catholic World 961/1945

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Prie ĉe ÖBL
  • Stefan Kitzmüller OFM: Widerstand im Wort. Der Franziskaner P. Zyrill Fischer und sein Kampf gegen den Nationalsozialismus, Bozen 2012, tie ĉi interrete
  • M. Kugler: Die frühe Diagnose des Nationalsozialismus. Christlich motivierter Widerstand in der österreichischen Publizistik, 1995,

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fischer, Zyrill, "Wie sieht der Katholik das jüdische Volk?", ĉe: Neue Ordnung. Blätter für christliche Gesellschaftserneuerung im Sinne des Linzer Programms, eldonis Reichsverband christlicher Arbeitervereine Österreichs, Wien: Typographische Anstalt, speciala eldono el "Neue Ordnung" 1935, serioj 1 kaj 2, p. 10.
  2. Prie krome on atentu la jenon: Paul R. Tarmann: Menschenrecht, Ethik und Friedenssicherung. Der personalphilosophische Ansatz Karl Lugmayers, Frankfurt am Main; Wien: Lang 2010, ISBN 978-3-631-58735-5, p. 144-145