Katekisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jesuo Kristo predikas al siaj disĉiploj (Siysky Gospel, 1340 ĉirkaŭ).

Katekisto estas kristano kiu «anoncas» la evangelion kaj gvidas en aliro al la kredo tiujn kiuj al li estis konfiditaj de la Eklezio.

Origino de la termino[redakti | redakti fonton]

La vorto "Katekisto", kiel ankaŭ "Katekizado" kaj "Kateĥismo", devenas el la greka κατηχεῖν kiu signifas «instrui vivvoĉe». La katekisto estas kiu «eĥigas» (ἠχεῖν) la evangelian mesaĝon, aŭ plibone «kion la Eklezio mem konfesas, celebras, vivas, preĝas en la ĉiutaga vivo». [1]

La unua «katekisto» de la kristana historio estis Jesuo Kristo kiu «iradis..instruante kaj predikante la bonan novaĵon de la regno». [2]

Jesuo ekdekomence de la publika aktiveco strikte kunigis al si iujn disĉiplojn al kiuj konfidis la taskon plilongigi en la tempo Lian verkon, La Apostoloj, do, engaĝiĝis atesti la mesaĝon kiun – per senpera sperto – ili ricevis de Jesuo.

Taskoj de la katekisto[redakti | redakti fonton]

En la landoj de kristana tradicio, la katekisto estas kutime laiko kiu sin dediĉas je la servo de sia paroĥo por kunlabori por la formado de la infanoj kaj knaboj kiuj sin preparas al la ricevo de la Sakramentoj. Liaj taskoj en misilandoj estas pli ampleksaj.

Katekisto estas kiu, pro sia persona kontakto kun Kristo, komunikas kaj transdonas tiun sperton al la aliaj. Tiu aspekto gravas ĉar la aktivado de katekisto ne estas tio de liveranto de nocioj, de transdonanto de instruaĵoj, sed plikorekte tiu de partoprenigi en sia renkonto kun persono kiu estas Jesuo Kristo. Li devas liveri la instruon adaptiĝante al la karakterizoj de la persono, transdonante laŭimite de la gepatroj rilate laŭ la vitalajn informojn.

Katekisto estas ankaŭ alvokta ekspliki, sub la lumo de la Eklezia instruofico, la Dogmojn de la Eklezio.

Por eniri la kategorion de katekistoj necesas ricevinti la Konfirmacion kaj esti nomumitaj de sia paroĥestro aganta kiel delegito de la kredanta komunumo.

La supera aùtoritatulo rilate katekizadon en diocezo falas sur la episkopo. al kiu apartenas ankaŭ la rajton-devon taŭgajn katekismojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1]. Anglalinva teksto de la Laetamus Magmopere
  • [2] Latilingva teksto de la Laetamur Magnopere
  • [3] La fundamentpj de la kristanismo, bazo de ĉiu katekizado,

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johano Paŭlo la 2-a, Apostola Letero Laetamur Magnopere, (Estas granda fonto de ĝojo), 1997
  2. Mt 4,23.