José Dutra Mendes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

José DUTRA MENDES, profesoro, (naskiĝis en 1913 kaj mortis en la 11-a de majo 2000 en Fortalezo), kie li servis kiel vicdelegito de UEA dum tri jardekoj. Li estis dum multaj jaroj prezidanto de Cearaa Esperanto Asocio kaj, en 1964 gvidis la organizon de la 18-a Brazila Kongreso de Esperanto. Pro malsano profesoro José Dutra Mendes rezignis la prezidantecon de CEA en la fino de 20-a jarcento.

Li kuntradukis la libron Bazoj por via Konduto (1986) kaj kunverkis, kun Paulo Amorim Cardoso la Konsiloj al la Junularo laŭ Logozofia Mondkoncepto en 1986. Li instruis Esperanton ĉe la Federacia Universitato de Cearao.