Bulgara Olimpika Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
emblemo de la Bulgara Olimpika Komitato

La Bulgara Olimpika Komitato (bulgare Български олимпийски комитет) estas senprofita organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato de Bulgario kaj kiel loka reprezentanto de la Internacia Olimpika Komitato. Ĝi estis fondita la 30-an de marto 1923 (okaze de la unua partopreno de Bulgario al la Olimpikoj). La komitato provizore malaktiviĝis inter 1944 kaj 1952 kaj ekde la reaktiviĝo seninterrompe reprezentis la landon en olimpikaj institucioj, kaj la komunisman satelitoŝtaton de Sovetunio kaj la postkomunisman ŝtaton ekde 1990.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]