La Slovena Olimpika Komitato (sloveneOlimpijski Komite Slovenije, OKS) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Slovenio. Ĝi kreiĝis en oktobro 1991 kaj estis internacie agnoskita sekvajare. Kiel NOK, la Slovena Olimpika Komitato celas subteni slovenajn atletojn, sporton en Slovenio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Slovenio, kvankam ĝis la jaro 2023 ankoraŭ nek okazis nek estonte antaŭvidatas Olimpikaj Ludoj en la lando