Makedona Olimpika Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Makedona Olimpika Komitato (makedone Македонски олимписки комитет) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Nord-Makedonio. Ĝi kreiĝis en 1992 kaj estis internacie agnoskita en 1993. Kiel NOK, la Makedona Olimpika Komitato celas subteni makedonajn atletojn, sporton en Nord-Makedonio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas/okazu en Nord-Makedonio, kvankam ĝis la jaro 2012 ankoraŭ nek okazis nek estonte antaŭvidatas Olimpikaj Ludoj en la lando.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]