Ĉeĥa Olimpika Komitato (ĉeĥe: Český olympijský výbor, ČOV) estas neprofitdona organizaĵo kreita en 1922[1], kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Ĉeĥio. Kiel NOK, la Ĉeĥa Olimpika Komitato celas subteni ĉeĥajn atletojn, sporton en Ĉeĥio kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Ĉeĥio. Ĉeĥio ankoraŭ neniam organizis Olimpikon. Ekde 1996, la prezidanto de la ČOV estas Milan Jirásek.[1]