La Azerbajĝana Olimpika Komitato (azerbajĝaneAzərbaycan Milli Olimpiya Komitəsi, AZMOC) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Azerbajĝano. Ĝi kreiĝis en 1992 kaj estis internacie agnoskita en 1993. Kiel NOK, la Azerbajĝana Olimpika Komitato celas subteni azerbajĝanajn atletojn, sporton en Azerbajĝano kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas/okazu en Azerbajĝano, kvankam ĝis la jaro 2023 ankoraŭ nek okazis nek estonte antaŭvidatas Olimpikaj Ludoj en la lando.