Norman Lloyd
Norman Lloyd | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Norman Lloyd | ||
Naskonomo | Norman Perlmutter | |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1914 en Jersey City | |
Morto | 11-an de majo 2021 (106-jara) en Los-Anĝeleso | |
Lingvoj | angla [#] | |
Loĝloko | Los-Anĝeleso [#] | |
Ŝtataneco | Usono [#] | |
Alma mater | Universitato de Novjorko • Boys High School [#] | |
Familio | ||
Edz(in)o | Peggy Lloyd [#] | |
Infanoj | Josie Lloyd [#] | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro • filmproduktoro • voĉaktoro • teatra aktoro • televida aktoro • filmaktoro • televida produktoro • filmreĝisoro [#] | |
Aktiva dum | 1923–2015 [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Norman LLOYD (denaske Norman Perlmutter; naskiĝis la 8-an de novembro 1914, mortis la 11-an de majo 2021)[1][2] estis usona aktoro, produktoro kaj reĝisoro kun kariero en la distrindustrio kiu daŭris preskaŭ unu jarcenton. Li laboris en ĉiu grava faceto de tiu industrio kiel en teatro, radio, televido kaj kino, starte en 1923 kun lasta filmo ĝis nun, "Trainwreck", publikigita en 2015.
En la 1930-aj jaroj, li estis metilernanto en la Civic Repertory Theatre de Eva Le Gallienne kaj laboris kun influaj grupoj kiel la unuo Living Newspaper de la Federacia Teatroprojekto, en la "Mercury Theatre" kaj en la "Group Theatre" de Novjorko. La longa profesia asocio de Lloyd kun Alfred Hitchcock ekis per ludado de portreto de Naziisma agento en la filmo Saboteur (1942). Li aperis ankaŭ en Spellbound (1945), kaj estis produktoro de la antologia televidserio de Hitchcock, nome Alfred Hitchcock Presents. Lloyd reĝisoris kaj produktoris epizodajn televicprogramojn laŭlonge de la 1950aj, 1960aj kaj 1970aj jaroj. Kiel aktoro, li aperis ankaŭ en ĉirkaŭ 60 filmoj kaj televidaperoj, kun roloj kiel Bodalink en Limelight, Mr. Nolan en Dead Poets Society (1989) kaj Mr. Letterblair en The Age of Innocence (1993). En la 1980-aj jaroj, Lloyd atingis novan generacion de sekvantoj ludante Dr. Daniel Auschlander, unu el la stelulaj roloj en la medicina dramo St. Elsewhere.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Norman Lloyd ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Norman Lloyd ĉe Internet Broadway Database (angle)
- "The Man Who Fell Off the Statue of Liberty: An Interview with Norman Lloyd" Arkivigite je 2013-05-14 per la retarkivo Wayback Machine en TCM's Movie Morlocks (2a de marto, 2010)
- Norman Lloyd en Filmreference.com